Paĝo:Molière - Don Juan, 1906, Boirac.djvu/98

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
— 100 —

mi kulpigos ilin pro malpieco, kaj scios elĉenigi kontraŭ ili maldiskretajn fervorulojn, kiuj, sen kono de afero, krios publike kontraŭ ili, ilin premegos per insultoj, kaj laŭte kondamnos per sia privata aŭtoritato. Tiamaniere oni devas profiti la malfortojn de la homoj, kaj saĝa spirito sin alĝustigas al la malvirtoj de sia tempo.

Sganarelo

Ho ĉielo! kion mi aŭdas tie ĉi? Mankis al vi nur esti hipokritulo por vin elfini ĉiupunkte, kaj jen estas la suprego de l' abomenaĵoj! Sinjoro, tiu ĉi lasta min forportas, kaj mi ne povas deteni min paroli. Faru al mi kion ajn vi volas; batu min, buĉu min per batoj, mortigu min, se vi volas; estas necese, ke mi malŝarĝu mian koron, kaj kiel fidela servisto diru al vi, kion mi devas. Sciu, Sinjoro, ke tiel ofte iras la kruĉo al la akvo, ke fine ĝi rompiĝas; kaj, kiel diras tre bone tiu verkisto, kiun mi ne konas, la homo estas en tiu ĉi mondo same kiel la birdo sur la branĉo; la branĉo estas ligita al la arbo; kiu ligas al la arbo, tiu sekvas bonajn instruojn; bonaj instruoj pli valoras ol belaj vortoj; belaj vortoj estas ĉe la kortego; ĉe la kortego estas la korteganoj; la korteganoj sekvas la modon; la modo venas el la fantazio; la fantazio estas kapablo de animo; l' animo estas tio, kio donas al ni la vivon; la vivo finiĝas per la morto; la morto igas nin pensi pri la ĉielo; la ĉielo estas super la tero; la tero ne estas la maro; la maro estas elmetita al la fulmotondroj; la fulmotondroj turmentas la ŝipojn; la ŝipoj bezonas bonan direktiliston; bona direktilisto havas singardecon; singardeco ne estas ĉe junuloj; junuloj devas obei maljunulojn; maljunuloj amas riĉaĵojn; riĉaĵoj faras riĉulojn; riĉuloj ne estas malriĉuloj; malriĉuloj havas necesecon; neceseco ne havas