Paĝo:Moniuszko, Wolski - Halka, 1912, Grabowski.pdf/14

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

mopolita; sed ĝi pruvis, ke la genia komponisto scias nur prezenti la polan animon, kaj la opero ne havis sukceson, same kiel lia lasta opero «Beata», prezentita mallonge antaŭ lia morto en la jaro 1872.

Ne estas eble citi la titolojn de ĉiuj muzikverkoj de Moniuszko. Krom operoj li komponis kantatojn (Milda, Niola, Sinjorino Tvardovska, Krimeaj Sonetoj, Fantomoj kaj aliaj), el kiuj la du laste nomitaj estas veraj ĉefverkoj. Precipe la «Fantomoj», komponitaj laŭ verko de Mickiewicz «Dziady» (Festo de Mortintoj), estas plenaj de lirismo kaj korskuanta drama potenco. Krom tio Moniuszko komponis: sep mesojn, multe da himnoj, psalmoj, religiaj kantoj, gradualoj, tri litaniojn, muzikon por diversaj melodramoj kaj baletoj, kaj ses polonezojn. Li verkis ankaŭ, laŭ siaj prelegoj en la varsovia Muzika Instituto «Lernolibron de Harmonio». Sed plej riĉan heredaĵon li lasis al sia patrujo en siaj ĉirkaŭ 400 kantoj.

Pri tiu ĉi kantara trezorejo diras la fama rusa komponisto Sjerov, ke li ne hezitus meti ĝin apud la plej bonaj lirikaj komponaĵoj de la okcidenta Eŭropo, kiujn esprimas la nomoj de Schubert kaj Schumann. Same la fama germana kritikisto Fink diris siatempe en la Allgemeine musikal. Zeitung: «La plej eminenta eco de Moniuszko estas la fabela melodieco, kiu ĉi-tiurilate starigas lin super ĉiuj samtempaj eŭropaj komponistoj.»

Sed oni demandos: Kial Moniuszko, malgraŭ sia grandega talento ne staras en la unua vico de la plej gloraj, klasikaj eŭropaj komponistoj, kvankam li superis ilin preskaŭ ĉiujn kiel melodiisto? — La kaŭzon klarigas prof. A. Polinski jene: «La genia pola muzikisto ne sufiĉe atentis la teoriajn kaj praktikajn akirojn de siaj plej grandaj samtempanoj». Moniuszko preferis muzikon simplan, facile kompreneblan kaj memoreblan, ol muzikon t.n. profundan, do li pli ŝatis Haydn’on kaj Mendelsohn’on ol Beethoven’on aŭ Wagner’on.

Sed ĉu Moniuszko kun alia «profunda» muziko fariĝus same populara? — Ni dubas. — Lia belega muziko, parolanle rekte al koro, ravas ĉiujn, ne nur la muzik-scienculojn. Do ankaŭ nia