Paĝo:Munns - Londonanidoj, 1946.pdf/10

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

ĈAPITRO DUA

KONKERLUDADO[1]


DIMANĈE. Kiam vekiĝis la geknaboj, ili baldaŭ komprenis ke ili ne estas en Londono. Tie oni malfrue leviĝis kaj ne elegantiĝis ĝis post la tagmanĝo. Poste oni vizitis la parkojn, aŭ vintre la filmomontrejojn. Ĉi tie post la matenmanĝo ĉiu devis purigi sin kaj la vestojn kaj poluri la ŝuojn. Tiam, post inspektiĝo de la mastrino, ili piediris aŭ veturis al la preĝejo aŭ kapelo.

Post la Diservo, ili revenis hejmen, kie ili ricevis la tagmanĝon, la plej grandan manĝon de la semajno. Venkinte ĉi tion ili volis ripozi, sed ili devis ĉeesti la dimanĉan lernejon. La plejmulto iris pro scivolemo, sed kelkaj el la pliaĝaj rifuzis. Oni petis al Fraŭlino Burdon ke ŝi instruu klason, sed ŝi respondis ke ŝi havas sufiĉe da infangardado dum la cetero de la semajno.

Strange al la Londonanoj aspektis la rigideco de la dimanĉa kamparana konduto. Ne decas ke oni ridu aŭ kuru aŭ ludu. Ili ne komprenis aŭ ĝuis tion, kaj plaĉis al ili kiam ili enlitiĝis.

Ĉi tiun tagon la Angla-Franca Ultimato al la Germana nacio–ne! al la Naziaj krimuloj–efektiviĝis. Ankaŭ la plenkreskuloj devis certigi ke ilia nigrumado[2] estas tute efika. “Certe nun dezertiĝo okazos al niaj urboj,” kredis multaj. Sed la plej granda parto de la Brita popolo kredis la vortojn de Shakespeare, poste cititajn de Sinjoro Winston Churchill:–

“Se venus tri-kvaronoj de l’ mond’ armataj
Ni ilin venkus, neniu bedaŭrigus nin,
Se Anglujo restus fidela al si mem.”

  1. Ludo per surfadenigitaj hipokaŝtanoj (Angle conkers).
  2. Deviga kaŝo de ĉiu lumo.