Paĝo:Munns - Londonanidoj, 1946.pdf/11

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Je lundo, la elurbigitoj sentis sin liberaj denove peni esti feliĉaj. Roberto Thompson diris al Jaĉjo Stokes, kunloĝejano, “Ni ludu per konkeroj.”

“Bone; sed kie ni povos akiri la ilojn?” diris Jaĉjo.

“Ni diskutu tion kun la aliaj dum la piedirado.”

En la lernejo Fraŭlino Burdon unue certigis ke la grupanoj estas ricevontaj pli da vestoj kaj ceteraĵoj. Tiam ŝi surprizis la geknabojn dirante, “Ni iru al la kampo en kiu vi estis konstruantaj akvo-barilon kaj vi povos deŝiri rubusberojn, aŭ daŭre konstrui la barilon, aŭ nur vadi. Ĉu iu havas naĝveston?” Kelkaj levis la manojn. “Bone,” diris ŝi. Poste ŝi alparolis al Jaĉjo Stokes. “Jakobo, ĉu la akvo estas sufiĉe profunda por naĝado?” Jen alia surprizo.

“Por tio ni bezonos pli da brikoj,” respondis Jaĉjo.

“Kiom da iradoj de ni ĉiuj tio necesigos?”

“Eble du aŭ tri,” taksis Jaĉjo.

“La knabinoj tamen ne difektu siajn robojn,” avertis Fraŭlino Burdon.

“Tiam kompreneble necesus pli ol tri.”

Keneto Hall eklevis la manon. “Jes, Keneto?” diris ŝi.

“Pardonu, fraŭlino,” li diris, “ni...”

“Kiel mi diris ke vi alparolu min?”

“Pardonu, Fraŭlino Burdon, ni povus uzi korbegojn.”

“Bona ideo! Restu senbrue kaj mi parolos al Sinjoro Holman pri tio.” Ŝi faris tion kaj ricevis permeson pruntepreni du korbegojn. Tiam, malgraŭ ŝafaj rigardoj de kamparanoj, ŝi kaj ŝia grupo komencis energie transporti brikojn al la riveretbordo. Kiam ŝi kaj Jaĉjo Stokes opiniis ke la nombro estas sufiĉa, ŝi ordonis, “Komencu. Mi revenos baldaŭ.” Ŝi vizitis sian loĝejon kaj prenis viŝtukon, makintoŝon kaj paperblokon. Ŝi tiam remetis la du korbegojn kaj revenis al la riveretbordo. La geknaboj estis jam laborantaj. Ŝi sidiĝis sur la makintoŝo kaj antaŭ ol skribi anoncis, “Jen viŝtuko por vi.” La letero kiun ŝi skribis estis la jena:–