Paĝo:Munns - Londonanidoj, 1946.pdf/18

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

“Jes,” respondis Heleno Hawkins.

“Do, ni unue bezonas registran sistemon,” diris Fraŭlino Burdon.

“Sed ni memoru ke en mallonga tempo eble cent rompiĝas,” diris Alfredo Baker.

“Tamen ne estas multaj kiuj havas grandan poentaron,” diris Alano.

“Tio dependas je la poent-kalkula metodo,” diris Ruto Stokes.

“Eble ni unue decidu pri tio,” diris Fraŭlino Burdon.

“Mi favoras la metodon laŭ kiu, se nova konkero rompas konkeron kiu jam rompis du novajn, ĝi fariĝas tripoenta, kaj tiel plu,” diris Jaĉjo Stokes.

“Mi opinias ke la multobliga sistemo estas preteksto por troa fanfarono,” diris Heleno Hawkins.

“Kaj estas tio, kion ni volas malebligi,” respondis Fraŭlino Burdon.

“Kial ne kalkuli laŭ la nombro da konkeroj dispecigitaj de la dispeciginto?” demandis Ronaldo Thompson.

Kvankam estis iom da malaprobo, estis lasate al Johanino Harris, serioze kritiki la proponon.

“Tio nesufiĉe montrus la meritojn de la konkeroj,” ŝi diris, “ĉar eĉ se konkero estus rompinta tri aliajn tre fortikajn, ĝi havus la saman poentaron kvazaŭ ĝi rompus tri tre malfortikajn.”

“Sed mi devas elmontri ke la fortikeco de la konkero malpliiĝas dum la tempo pasas, kaj se la poentoj povas transdoniĝi, iu kun rompiĝonta multpoenta konkero ludos kontraŭ amiko aŭ iu al kiu li pruntis unu el siaj propraj konkeroj,” elmontris Haroldo Barnes.

“Kial ne sekvi ambaŭ metodojn?” proponis Doroteo Baker.

“Sed kiu faros la registran laboron?” demandis Vilhelmo Price.

“Jen mia ideo!” diris Fraŭlino Burdon. “Supozu ke du amikoj ludas. Kiam ili ne volas kunludi plue, ili iras al la