Paĝo:Munns - Londonanidoj, 1946.pdf/19

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

registristo kiu registras la poentojn de la konkero de la fina venkinto, kaj la registristo faras nodon tuj supre de la konkero kiel ateston. Kiam tiu rompiĝas, la posedinto kaj la rompinto denove registras kaj la procedo ripetiĝas. Kiuj ne interesiĝas, kaj ne konkerludadas?”

Neniu respondis.

“Do; mi proponas Jakobon, Vilhelmon, kaj Rozon kiel registristojn. Kompreneble, neniu registru por si. Mi donos al ili po unu skribobloko, kaj ili registros laŭ ambaŭ metodoj. Por ke registro estu valida ĝi estu notita de du registristoj. Mi estos la ĉefo de la tuta afero. Ĉu tio taŭgas?”

Ĉiuj konsentis, kaj post anonco ke la sistemo komenciĝos morgaŭ, ŝi diris, “Nu, vi povas nun daŭrigi manĝi kaj babiladi.”

Kiam ili ree komencis piediradi, Fraŭlino Burdon penis trovi la fortikaĵon, sed post nelonge oni vidis neuzatan ŝtonminejon. Ili eniris ĝin, kaj Fraŭlino Burdon diris, “Vi konstatas ke ĉi tiu ŝtonminejo ŝajnas esti kuniĝo de du. Tial estas ke tiu langoforma peco de tero apartigas la malproksiman parton de ĝi.”

“Kial estas ĉi tiu insulo?” demandis Rozo Barnes malenuigite, montrante izolitan altaĵon meze de la minejo. Ĝi havis la altecon de preskaŭ dudek futoj, kaj ĝiaj flankoj estis preskaŭ perpendiklaj krom la flanko kontraŭ la enirejo, kiu, kvankam kruta, estis grimpebla per la helpo de radikoj de la arbetaĵoj kiuj kreskis ĉe la supro.

“Ŝajnas al mi, ke iam estis du minejoj, flankon ĉe flanko. Estis enirejo ambaŭflanke de ĉi tiu insulo. Poste la minejoj kuniĝis, kaj oni forfosis la teron inter la insulo kaj la langoforma peco de tero ĉe la malantaŭo de la minejo,” klarigis la instruistino.

Sed la pliaĝaj knaboj ne estis interesitaj pri ĝia deveno, sed pri ĝiaj ebloj kiel ludejo. Baldaŭ ĉiuj el ili grimpis la grimpeblan flankon de la altaĵo. Tamen la instruistino ĝeniĝis pro la risko kaj revokis ilin, kaj ili reiris al la vilaĝo, ĝuste je la melkhoro. Ĉiu juĝis la tagon ĝuplena.