Paĝo:Munns - Londonanidoj, 1946.pdf/27

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

proksimulon. La pilko fine ruliĝis for de la amaso kaj estis piedfrapetata de kamparanido. Frederiko Harris alproksimiĝis al ĝi, kaj post kuro trafis la celon.

Antaŭ ol komenci ludi, Vilhelmo Price difinis Johanon Baker esti golisto. Vilhelmo ekpiedfrapis la pilkon antaŭen. Ĝi estis alten piedfrapata antaŭen en la teritorion de Vilhelmo. Ĝi reatingis la teron ĝuste antaŭ Alfredo Baker, kiu direktis ĝin alten al Miĥaĉjo Rafferty. Tamen ĝi estis kaptita de Georgo Robertson, kiu forprenis ĝin kaj antaŭenpuŝis ĝin, evitante Miĥaĉjon kaj Vilhelmon. Li piedfrapis ĝin al Jaĉjo Stokes, kiu rapide kuris antaŭen kun ĝi. Tamen Keneto Hall alproksimiĝis al li de flanko, kaj sukcesis piedfrapi la pilkon flanken. Tiam ĝi estis kaptita de Alano Hawkins...

Sonis la sonorilo por reinstruiĝi. Rimarkinda estis la ludo, sed pli rimarkinde estis ke la kamparanidoj staris apud la muroj dum la tuta tempo ŝafe rigardantaj la ludon.

Simile faris la Londonaj knabinoj. Ili estis superitaj nombre de la knaboj, sed ili ne estis superitaj je viveco. Kiam ili unue kunvenis por decidi je kio ludi, Rozo Barnes prenis ŝnuron kiu estis volvita ĉirkaŭ ŝia zono sub ŝia robo, kaj proponis ŝnursaltadon.

“Kiel vi akiris ĝin?” demandis Doroteo Baker.

“Mi petis ĝin de Sinjorino Barclay,” respondis Rozo. “Kiuj rondsvingos la ŝnuron?”

Barbro Robertson kaj Doroteo Baker sin proponis.

“Ni havu po tri saltoj ĉiufoje,” proponis Johanino Harris.

“Kion pri la kamparaj knabinoj?” demandis Heleno Hawkins.

“Ili povas partopreni,” diris Johanino.

Ĉi tio estis anoncita al la kamparanidinoj kaj oni komencis ludi. Iuj kamparanidinoj partoprenis sed ne estis tre lertaj kaj certe ne estis spertaj.

La leciono, tuj antaŭ la interleciona ludtempo en la posttagmezo, estis pri geografio. Fraŭlino Burdon malfaldis sian novan registaran mapon kaj metis ĝin sur sian tablon. Ŝi