Paĝo:Munns - Londonanidoj, 1946.pdf/46

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

“Ĉu estas io alia menciinda?”

“Certe jes. Hieraŭ ni renkontis grupon el Trig-Strata lernejo.” Ŝi tiam donis la nomon de la vilaĝo kie ili loĝis, kaj menciis la rendevuon.

“Nia lernejanaro estas disigita en kvin grupojn. Mi devas iri kvardek tri mejlojn por viziti ĉiujn. Ankaŭ en ĉi tiu areo, estas tri aliaj lernejanaroj similaj al nia. Ĉi tie neniu povas organizi.”

Fraŭlino Burdon ridetis al si, ĉar la tuta geinstruistaro nomis lin ‘la plej malbona organizanto en la mondo.’

“Ŝajnas al mi,” daŭrigis Salter, “ke estas multe pli de la klasa fieraĉo. Se iu havas enspezon, kiu estas unu ŝilingon pli ol tiu de Sinjoro Ajnulo, li sin opinias multe pli bona ol ĉi tiu. Ni Londonanoj povus esti la plejaltklasuloj se ni volus, sed la kamparanoj jam komencis senmonigi nin.”

“Jes,” diris Fraŭlino Burdon, penante preni la paroladon, “mi rimarkis ke Sinjorino Holman opinias sin pli bona ol la vilaĝanoj.”

“Kaj ni instruas la gejunulojn ne denunci,” diris Salter filozofe. “Sed, mia dio, ni estas trompitaj. Saniga kamparo. Pa! Vidu iliajn pastajn vizaĝojn.” Li elsvingis la manon kiel paroladisto. “Ni, malpuraj elurbigitoj, superos ilin ĉiuokaze.” Li rigardis Fraŭlinon Burdon kaj demandis mallaŭte, “ĉu ne?”

“Jes. Nu, antaŭ ol vi foriros, mi petas ke vi igu Sinjorinon Holman redoni al niaj knaboj la rajton ludi piedpilke. Ŝi malpermesis ĝin pro la rompo, sed jam estas sufiĉe da malpaco. Mi povas regi ilin nur per la amo,” ŝi diris ruĝiĝante.

“Mi neniam regis ilin per la amo, sed mi tute komprenas vin, kvankam iuj instruistinoj estas pli vergemaj ol viroj. Ĉu ni proponu al ŝi alternativan punon?”

“Ne,” diris Fraŭlino Burdon decide.

“Bone! Ni nun eniru.”

En la konstruaĵo, Fraŭlino Burdon lasis Sinjoron Salter intervjui Sinjorinon Holman. Li sentis sin tre in-regata. Al la vilaĝa instruistino, li diris ke li deziras paroli al ŝi ekster