Paĝo:Munns - Londonanidoj, 1946.pdf/6

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Ĉi ĉio plenigis kelkajn horojn. Post tio, la Gordonanoj estis dissendataj per benkĉaroj en grupoj de proksimume dudek kvin. Oni zorge certigis ke la familianoj restu kune, sed ne ke taŭga instruisto aŭ instruistino akompanu grupon. Tiel okazis ke al unu vilaĝo, kiu estis pli ol tri mejlojn malproksime de la urbo, estis sendita grupo, konsistanta el sep knabinoj kaj dek kvar knaboj, havantaj la aĝojn de sep ĝis dek kvar jaroj, kaj du subsepjaruloj, sub la zorgo de porinfaneta instruistino. Tiu ĉi instruistino estis Fraŭlino Burdon.

Kiam ĉi tiu grupo atingis la vilaĝan lernejon, Fraŭlino Burdon murmuris al si, “Duaskala aŭtoritato.” Ĉi tiu frazo bezonas klarigon, eĉ al la plejmulto da Angloj. Jen ĝi. Tra Anglolando instruistinoj ricevis nur kvar kvinonojn de la salajroj de virinstruistoj. Ĉiu instruada aŭtoritato pagis salajrojn laŭ skalo 2, 3, 3½ aŭ 4. Iutempe, estis ankaŭ skalo 1, sed tio estis forigita. Urbaj aŭtoritatoj pagis la plej bonajn salajrojn, laŭ skalo 4 aŭ 3½, sed la kamparaj pagis nur laŭ skalo 2, kaj dungis pli da inaj kaj sendiplomaj instruistoj ol la urbaj. La frazo, do, indikis tipan ekzemplon de kampara senzorgeco pri la publika instruado.

En la granda ĉambro de la vilaĝa lernejo troviĝis Gesinjoroj Holman (Sinjorino Holman estis la ĉefinstruistino), Fraŭlino Best, la porinfana instruistino, kiu laboris en la alia ĉambreto de la lernejo, kaj Sinjoro Hartly, la vilaĝa loĝigisto. Post mallonga interkoniĝo, Sinjoro Hartly komencis aranĝi la loĝejojn por la geknaboj laŭ sia listo. Sinjoro Hartly tre fidis listojn, kaj kiam li elpoŝigis ĝin Sinjoro Holman kantetis la faman verson el la komika opero “La Mikado” de Gilbert kaj Sullivan, “Mi havas listeton, kiu neniam mankos.” Sed Sinjoro Hartly ne ŝatis la ŝercon. Post iom da tempo la geknaboj malaperis kun siaj loĝejdonontoj. Fraŭlino Burdon estis loĝonta ĉe la domo de Sinjoro Hartly.

“Ŝajnas ke estos denove milito,” diris Fraŭlino Burdon lace. “Mi ne estis plenaĝa kiam okazis la lasta. Mi supozas ke ili tre baldaŭ bombegos Londonon kaj Parizon. Kiel