Paĝo:Munns - Londonanidoj, 1946.pdf/64

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

“Vi nun estas ano de nia bando kun plenaj rajtoj kaj devoj, krom ke vi devos ne rekte partopreni en oficiala batalo.”

“Jurista menso denove,” pensis Rikardo Harris.

Dum Johanino foriĝis Haroldo diris, “Vi rajtas detranĉi kaj porti bastonon.”

Li sin turnis al Rozo kaj ripetis la aferon. Kiam fine la ceremonio estis finita oni esprimis dankon ke la afero finiĝis, sed gratulis Haroldon pro lia prezidado. Tiam Haroldo elpoŝigis pecojn da papero kaj diris, “Mi proponas ke Jaĉjo prezidu je la elektado.” Li donis la paperpecojn al Jaĉjo kaj longe flustris al li. Tiam Jaĉjo diris, “Nun ni balotos por elekti anojn al nia komitato. La knabinoj venos al mi, kaj ĉiu prenos unu pecon da papero kaj sur ĝi skribos la nomon de sia elekto, kaj metos ĝin en la manojn de Rozo Barnes, kiun ili ne povos elekti. Neniu elektu sin mem. Mi havas krajonon kaj vi povos skribi sur mian blokon.” La balotado estis baldaŭ finita kaj Rozo anoncis la rezulton.

Johanino .. .. .. 6
Heleno .. .. .. 1

Ĉio tio estis kiel atendita.

“Nun,” diris Jaĉjo, “la knaboj sammaniere elektos du anojn al la komitato. Rozo ricevos la paperojn. Oni ne povas elekti min, Vilheĉjon aŭ Robeĉjon.” Post iom da tempo Rozo anoncis la rezulton.

Alano Hawkins .. .. 8
Haroldo Barnes .. .. 7
Alfredo Baker .. .. 5
Edvino Smith .. .. 3
Rikardo Harris .. .. 2
Frederiko Harris .. .. 1
Miĥaelo Rafferty .. .. 1
Georgo Robertson .. .. 1

Tial Alano kaj Haroldo estas elektitaj.

Estis aklamoj. Post kiam la knabinoj detranĉis siajn bastonojn, Haroldo proponis, “Ni nun reiru al la kampo.” Ĉiuj akceptis tion. En la kampo okazis la unua kunveno de la