Paĝo:Munns - Londonanidoj, 1946.pdf/8

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

nomon. Sed nomoj kiaj Johano, Jakobo kaj tiel plu troviĝas ofte en la sama klaso.”

Fraŭlino Burdon estis surprizata je ĉi tiu parolo, eĉ iome embarasata, kaj eble pro ambaŭ kialoj ŝi diris, “Nu, rapidu skribi viajn leterojn; tiam ni povos piediri al la montetoj.”

Ĉiuj eklaboris. Fraŭlino Burdon malbrue starigis la bankon.

Je la naŭa tridek, la grupo kun escepto de la du subsepjaruloj, komencis piediri. Rikardo Harris baldaŭ ekvidis rubusberojn en la kreskaĵbarilo. Li tuj komencis deŝiri ilin, kaj post minuto la tuta grupo estis manĝanta.

Ĉi tiu igis Fraŭlinon Burdon peni montri ke ŝi estas la ordonisto ĉi tie. “Ĉesu tiun manĝadon,” diris ŝi admone. “Vi ricevis bonan matenmanĝon!”

Ĉi tio iel kolerigis Vilhelmon Price, kiu juĝis ke li ne ricevis bonan matenmanĝon. “Ne atentu,” li flustris. Tia afero kaptis la imagon de ĉiuj, kaj ili daŭre manĝis.

“Mi donus tre multon por bona vergo,” pensis Fraŭlino Burdon. Ŝi rapide kaj zorge pensis kiamaniere ŝi povus fari siajn ordonojn obeitaj. “Haroldo,” ŝi fine diris. “Diru al la aliaj rapidi, ĉar ni volas fari ion ĉi tiun matenon.”

“Jes,” diris Haroldo. Fraŭlino Burdon malrapide antaŭenmarŝis. “Kion ni nun faru?”, demandis Alfredo Baker. “Ni faris sufiĉon kaj ŝi konfesis malvenkon,” diris Vilhelmo Price. Ĉiuj konsentis kaj komencis remarŝi. “Malofta amuzo,” diris Johano Baker al pensanta Jaĉjo Stokes. “Kio... Ho, jes,” respondis Jaĉjo.

Tiumatene ili esploris nur la ĉirkaŭaĵojn de la vilaĝo kaj vidis la “domajn bestojn” (laŭ la kutimo de Anglolando la bovo estas doma besto) en la kampoj, ĉar Fraŭlino Burdon konstatis ke la montetoj estas tro malproksimaj. Ŝi zorge evitis iri tra kampoj kie estas bovinoj, ĉar ŝi ilin timis.

Post la tagmanĝo Rikardo Harris kaj Haroldo Barnes renkontiĝis por deŝiri kaj manĝi rubusberojn. Ili eniris kampon de la bieno de Sinjoro Tucker kaj komencis manĝi. Sed baldaŭ Sinjoro Tucker forsendis ilin ĉar ili estis (laŭ li)