Paĝo:Munns - Londonanidoj, 1946.pdf/82

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

inter la Trig-anoj. Jozeĉjo diris al Jaĉjo kaj Ruto, “Via konstitucio estas tre interesa, eĉ se nur ĉar oni alprenis ĝin. Eble Haroldo ne aprobis la antaŭan regadon en la stratbandoj.”

“Nu,” diris Jaĉjo, “nia bando estas pli ol tio, precipe de kiam la knabinoj aniĝis. Cirkonstancoj preskaŭ devigas ke ni kunagadu. Kaj niaj plejjunuloj ne deziras esti regataj de la plej bonaj batalantoj. Tial, antaŭ la lasta sabato, ili elektis Alanon kiel helpan batalestron, ne ĉar li estas bona batalestro, sed ĉar ili ne deziris esti sen voĉo en la aferoj. Nun li estas ano de la komitato, kaj kune kun Haroldo kaj Johanino diras al ni kiam ni ekzercu, kaj helpas decidi la planojn por la bataloj. Nun estas granda disputo ĉu la knabinoj havu voĉon en la elekto de bataliloj. Alfreĉjo, Miĥaĉjo kaj aliaj deziras ke ni havu ŝtonĵetilojn, kaj se ni ne enkalkulus la voĉojn de la knabinoj, ili estus gajnintaj.”

“Tial la disputaĵo ŝanĝiĝis?”

“Jes. Iel, la ideo estas praktike neuzebla nuntempe, sed ili konfuzas la aferon kun inecaĉo. Ili furiozas ke la knabinoj malsukcesigu iliajn dezirojn. Sed kion ni povus esti farintaj? La knabinoj estis sur la altaĵo. La plano de Haroldo kontentigis ilin. Nun ni estas kiel unu granda familio.”

Ruto ridetis kaj komentis, “Oni ofte imagas ke la kuna vivo de familio estas harmonia kaj tre feliĉa, sed, kvankam mi mem ne povas juste plendi, ofte la familianoj maltrankviligas unu la aliajn. Ĉu Alfredo Baker estas tiel feliĉa kiel Vilheĉjo Price ekzemple?”

“Nu, mi ne havas iujn gefratojn, tial la iluzio ankoraŭ restas. Sed mi ne konsentas ke solaj infanoj estas dorlotataj. Miaj gepatroj neniam dorlotis min. Ili estis iom severaj al mi, ĉio por mia propra bono, kompreneble!” diris Jozeĉjo.

“Ni neniam havis vergon en nia hejmo,” konfesis Jaĉjo. “Ĉar Ruto tiom plorus. Ŝi tenis min el malbono kaj tial ne necesis havi ĝin.” Li ridete kaj simpatie turnis sin al ruĝiĝanta Ruto.

“Mi ofte scivolas ĉu ĉi tiu vergado havas efikon. Mi opinias ĝin tiel natura kiel manĝi; sed mi havas kuzon kiu