Paĝo:Munns - Londonanidoj, 1946.pdf/9

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

timigantaj la bovinojn. “Kian traktadon ricevas Ruto Stokes ĉe ĉi tiu ulaĉo?”, ekkriis Haroldo Barnes. “Jes, kial ŝi ne estas loĝigita kun Jaĉjo?”, diris Rikardo.

Ili eniris proksiman kampon kaj trovis rivereton. “He! Ni baru ĉi tion per la brikoj de tiu ruina domo,” proponis Rikardo.

“Jes, sed ni devos akiri la helpon de la aliaj,” diris Haroldo.

Ili baldaŭ akiris la helpon de Rozo Barnes kaj Johanino Harris, kaj de la plejmultaj pliaĝaj knaboj.

Ne longe post tio, la leter-skribado de Fraŭlino Burdon interrompiĝis per pordfrapo. “Ho! alia bankafero.” Ĉar kelkaj jam estis petintaj pencojn de ŝi por aĉeti sukeraĵojn. Tamen ŝi eltrovis ke estas Frederiko Harris, la naŭjara frato al Anno, Rikardo, kaj Johanino, ploranta kaj larmanta. Ŝi kondukis lin en sian ĉambron kaj demandis kial li ploras.

“Mi... mi p-p-perdis Sinjorinon Burns,” li balbutis.

“Sed kie estas viaj gefratoj kaj Sinjoro Burns?” ŝi demandis kompateme.

“Sinjoro Burns laboras, mi kredas,” respondis li. “Kaj ĉiuj miaj gefratoj malaperis. Sinjorino Burns diris ion nekompreneblan antaŭ ol ŝi foriris.”

“Vi devus kompreni ke ĉi tie oni parolas malsimile al ni,” ŝi diris.

“Jes.”

“Nu, sidigu vin tie,” diris ŝi, “kaj mi esploros.”

Sed tuj estis alia pordfrapo. Estis tiu de Sinjorino Burns. Ŝi ĵus trovis ke Frederiko forestas. Poste ŝi klarigis ke ŝi diris al Frederiko ke ŝi estas ironta nutri la porkojn.

Dume, ĉe la rivereto, la geknaboj estis serioze komencintaj bari la rivereton. Unue, ili faris kelkajn iradojn, portante brikojn. Ĉe ĉi tio, la jupoj de la knabinoj estis tre utilaj. Tiam la knaboj suprenrulis la pantalonetojn kaj la knabinoj enŝovis la jupojn en la kalsonojn, demetis siajn piedvestojn, kaj envadis la akvon.

“Ku-u, ĉi tiu similas al Southend[1]—Clacton[1]—aŭ Brighton[1],” estis komentoj ofte ripetataj.

  1. 1,0 1,1 1,2 Bone konataj anglaj marbordurboj.