Paĝo:Munns - Londonanidoj, 1946.pdf/90

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

“Nu,” diris Haroldo. “Ĉu vi konsentos ke iu povas individue kapitulaci al unu kontraŭanto, kondiĉe ke knabino aŭ alia knabo forkonduku lin tiel rapide kiel eble?”

“Kio pri liberigo de kaptitoj?” demandis Alano Hawkins.

“La malfacilaĵo de tio estas, ke iaj okazoj estus pridisputeblaj,” diris Jaĉjo. “Povas esti nenia dubo kun tiu regulo, kvankam per si mem ĝi ne sufiĉas.”

Post plua diskutado ili konsentis al tio. Tiam Rozo Barnes diris, “Ni ankaŭ enmetu tion pri tenado de la ŝultroj al la tero, ĉar ĝi estas justa, kaj se oni havas la tempon, ĝi estas bona.” Estis konsento post plua diskutado.

“Sed ni ankoraŭ ne faris la ĉefan decidon,” elmontris Johano Baker.

“Ne, sed ni progresas,” respondis Haroldo.

“Pro Dio,” ekkriis Miĥaĉjo Rafferty, “ni ion faru.” Alfredo Baker kaj Johano lin subtenis.

“Nu,” diris Jaĉjo, “Krom por konsenti ke aŭ knabo aŭ knabino povas forkonduki kaptiton, ne restas iu alia justa kondiĉo.” Ĉi tio post diskutado estas konsentita.

“Mi komprenas ke la novaj reguloj ne aplikiĝos al la ŝtonminejo?” diris Haroldo. Fine ĉi tio estas konsentita.

Tiam la kunveno ĉesis. Kelkaj foriris. Haroldo private parolis kun Alano. “Ĉu mi elskribu la novajn proponojn akceptitajn?” li demandis.

“Ho! Konstatu ĉi tion. Mi ne diros ke vi estas freneza pri komitatoj kaj tiel plu, sed vi ne estas nun populara. Kelkaj ne povas vidi la neceson de ni aŭ la komitato. Estus pli bone se la komitato estus farinta tiujn proponojn. Ĉu vi komprenas?”

“Jes, bedaŭrinde vi estas prava. Ni devas pruvi ke ni estas valoraj al la bando.”

“Alia afero. Ni ne povas fari Davidon kaj Annon anoj, sed ili bezonas la atenton de kvar el niaj anoj. La bando estas oficiale sekreta kaj tial estas baro inter ni kaj la du geetuloj.”

“Jes, mi ofte pensis ĉu ni forigu la sekretecon, almenaŭ al tiuj du. Sed la sekreteco estigas lojalecon. Alie la bando