Paĝo:Niemojewski - Legendoj, 1923, Kuhl, Grabowski.pdf/12

Ĉi tiu paĝo estas provlegita
TENTISTOJ


En Jeruŝalaim regis sufoka atmosfero. La mano de la Landestro ekpendis super ĉiuj partioj kaj permesis al nenies kapo elkreski super la alteco de l’Roma lanco. La homoj okupitaj per metio, marĉandistoj, procenteguloj, riĉaj mallaboremuloj, pensantaj nur pri la oportunaĵoj de l’vivo, fine laboristoj kaj ĉiuspeca simplularo ne sentis la pezon de tiu mano. Sed la klasoj superaj, konservantaj en sia brusto la politikajn tradiciojn, dezirantajn influojn, signifon kaj estrecon, rigardis per kolera okulo la palacon de la Landestro, kaj ofte dum la noktoj, kondukante sekretajn interkonsilojn, pripensis planojn, kiujn la sekvonta mateno disblovis kiel nebulojn. Tiuj klasoj sentis sian forton kaj sian malpovon. Ili sentis sian forton, ĉar kuniĝinte kun Sinhedriono, ili havis la potencon ĉerpatan el la Skribo, la vivan vorton de l’pastroj kaj eminentan, riĉecan situacion; do ĉirkaŭitaj ili estis kvazaŭ per triobla gardmuro kaj neniu povis ilin ataki. Samtempe tamen ili sentis sian malpovon, ĉar tia situacio ne sufiĉis al ili, kaj havante super si la singardeman Landestron, ili ne povis fari unu paŝon ekster tiun ĉi trioblan muron de la okupita feliĉa pozicio. La popolo ilin estimis, obeis kaj salutis la riĉulojn; ili deziris, ke tiu popolo je donita ordono sekvu ilin, kien ajn ili ĝin kondukos. Sed tion ili ne povis esperi. La popolo estis dormanta pulvo; sed ili en siaj animoj ne havis