Paĝo:Niemojewski - Legendoj, 1923, Kuhl, Grabowski.pdf/13

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

eĉ unu fajferon, por ĝin eltiri kaj ĵeti en tiun pulvon. Ĉerpante sian forton el la pasinteco, ili ne havis kapablon rigardi la estontecon, kaj se la rilatoj fariĝus por ili eĉ plej oportunaj, ekzistis inter ili nek unu homo, kapabla esti estro. Ili eĉ ne kreis al si idealon en tiu ĉi direkto. Ili ekposedis sole la arton malpermesadi, haltigadi, malrapidigi la fervorojn; ili tamen ne scipovis montri la vojon, heligi ĝin per ideo kaj veki al ago. Tio estis direkto sendirekta, kaŝado de ĉiu lumo sub barelo, atendado kaj deziro malligi ĉiun nodon sen almeto de l’mano. Kaj se iu ajn la manon intencis etendi, ili kaptadis lin, rekondukis, kaj eĉ timis, vidante en li estontan despoton. La popolo tamen, kvankam ŝajne ĝi estis senviva, kreis al si la idealon de l’estonta estro. Tiu idealo estis Meŝjaĥ, antaŭdirita de la profetoj. Kaj tio estis vere idealo de la popolo, sed ne de la superaj klasoj, ĉar ili tiujn profetojn martiradis kaj mortigadis. Kvankam ili ankaŭ kredis, ke venos la Antaŭdirito, tamen inter ilia kredo kaj la kredo de l’popolo estis abismo. Ili komprenis la Skribon, la popolo ĝin sentis. La popolo atendis viron, instruantan pri tio, kio en profundo de ĉies koro estis sentata; la popolo demandis neniam, el kiu familio la profeto devenis; ĝi atendis nur la agojn kaj al ili nur kredis. Sed ili postulis, ke al ili estu montrita persono, ke la venonto, malferminta la librojn, montru per la fingro sian ateston generacian, la konsenton de sia nomo kun la nomo de l’antaŭdiro, ke antaŭ ĉio li ne estu surprizo kaj ke li trovu ilin preparitaj je tia alveno. Dume pasis jaroj post jaroj, la popolo alkutimiĝis al la nova ordo, kiu delonge fariĝis malnova, la malesperiĝo ekregis ilin ĉiam pli forte, ĝis fine ili komencis, por sin plifortigi, proponi planojn, kapti avide ĉiun sciigon, kiu antaŭdirus ŝanĝon, doni al ĝi troigitan.