Paĝo:Niemojewski - Legendoj, 1923, Kuhl, Grabowski.pdf/16

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

afero okazis antaŭ dekok jaroj dufoje, antaŭ dudek jaroj unufoje kaj antaŭ kvarkdek jaroj trifoje. Je tio ĉi leviĝis Suten, ĵetis planken telereton, kiun li havis en la mano, kaj ekkriis forte:

— Tia afero okazis ankoraŭ neniam!

Kaj ree frutempe li forlasis la kunsidon.

La sekvontan tagon matene venigis lin Kajafas, iris kun li en la ĝerdenon kaj longe ili solece interparolis. Post tiu ĉeesto ĉe Kajafas, Suten forlasis la urbon kaj dum unu monato li ne aperis en la kunvenoj. Post monato li revenis. Ĉiuj lin ĉirkaŭis kaj demandis, kie li vojaĝis. Sed li donis respondojn elturniĝajn aŭ eĉ tute silentis. Dume Kajafas sidiĝis sur sia loko kaj kontraŭ la kutimo prenis la unua la voĉon.

Li komencis rekte de tio, ke li estos parolanta pri tiu juna rabbi. Ĉiuj fariĝis tre scivolaj kaj kelkaj alrigardis Suten-on, kiu sidiĝis pli malproksime, mallevis la kapon, kvazaŭ li ordigadis la pensojn kaj sin al io preparis.

Kajafas parolis, ke la afero prezentiĝas iom alie, ol tio komence ŝajnis. La juna rabbi ne estas ia ajn trompanto, nek sorĉisto, nek monkolektanto, nek li ŝajnigas profeton, nek anoncas aferojn eksterordinarajn, kiujn oni devus kontraŭbatali, nek li celas estrecon, nek estas homo, ribeliganta la popolon. Ŝajnas tamen, ke la popolo aliĝas al li, ĉar ĝi sekvas lin, aŭskultas lian instruadon, ĉirkaŭas lin per granda ŝatado, preskaŭ adoro. Estas iuj kiuj forlasis la edzinojn kaj familiojn kaj lin sekvas; la aliaj forĵetis sian metion, por konstante esti ĉe lia flanko. Rakontas homoj kredindaj, ke tiel estas. Sed kredindaj homoj povas havi malprofundan rigardon kaj malfortan aŭdosenton; ili povas vidi nur la efikon, sed ne la kaŭzon, kaj admiri la fumon, ne rimarkinte