Paĝo:Niemojewski - Legendoj, 1923, Kuhl, Grabowski.pdf/17

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

la flamon. Sed tie ĉi ne temas pri tio. Rabbi estas viro de la popolo kaj tia homo estas bezona hodiaŭ!

Granda miro ekregis ĉiujn. Ili ne povis kompreni la argumentojn de Kajafas. De ĉiuj flankoj oni sieĝis lin, ke li pliklarigu, kion li pensas.

Kajafas tamen laciĝis kaj ne volis paroli pli longe. Sed la sekvontan kunsidon li kunvokis ne por la venonta semajno, sed por postmorgaŭ. Ĉiuj disiris en granda pensincitiĝo. Ĉar ili komprenis, ke, se Kajafas tiel konsideras la aferojn, do tio estas efektive grava.

Al tiu sekvanta kunsido venis ĉiuj tre frue, kaj Kajafas, stariginte kelkajn en la antaŭĉambro, por ke ili gardu la servistaron, faris grandan paroladon.

En tiu ĉi parolado li prezentis la nunan situacion, ne ŝparante nigrajn kolorojn, nek mallaŭdojn. Li elmontris, ke en tiu stafo de l’aferoj neeble estas eĉ revi pri la forskuo de l’Roma estreco. La popolo ilin obeas, sed nur en la templo, se tamen ili ordonus al ĝi ataki la gvardion de la Landestro, ĝi verŝajne malobeus kaj ligitajn kondukis ilin al la magistrato. Lerteco ne mankas al ili, sed ili tute ne posedas la influon je la popolo. Mankas al ili homo. Tia homo povus esti tiu juna rabbi.

Poste li citis multajn ekzemplojn, pruvantajn, ke en ordinaraj kondiĉoj rabbi post kelkaj jaroj fariĝos la plej populara viro en la lando. Nomo lia estos sonanta en ĉies buŝoj. De ili dependas, ke tio okazu pli frue…

Se la amaso per lia pero transirus sub ilian influon, la sendependeco estus jam duone akirita. Romo ne havas grandajn profitojn el la lando malriĉa, multfoje jam rabita kaj tiel malproksima. La Landestroj englutas grandajn sumojn kaj ofte estas malkaŝataj iliaj mensogoj. Por Romo certe maloportuna estas la akiraĵo, kaj verŝajne ĝi ne disverŝus sangon por teni ĝin en siaj manoj.