Paĝo:Niemojewski - Legendoj, 1923, Kuhl, Grabowski.pdf/20

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

La kunvenintoj konsentis je tio unuvoĉe.

Suten estis veruronta jam la sekvontan tagon. Frumatene Kajafas alvokis lin ankoraŭ unufoje ĉe sin kaj provizis per diversaj avertoj.

Li timis, ĉu Suten taŭgas por tiu tasko. Li konis lin de la infanaĝo, konis liajn preferojn kaj mankojn. La preferoj estis grandaj, sed ankaŭ la mankoj gravaj. Suten ne estis kapabla diveni la karakterojn. De la plej junecaj jaroj li vidis la hipokritecon kaj ĉesis kredi al la virto. Li konfesadas tion ĉi malkaŝe kaj nur la personaj rilatoj ŝirmis lin kontraŭ la publika mallaŭdo, kiu ĉiun alian certe ne estus evitinta. Suten opiniis, ke ĉiun homon oni povas aĉeti; li mem ja aĉetadis ĉion: rilatojn, amikecon, fidelecon, eĉ amon profundan. Kajafas ne neis tion principe, sed ŝajnis al li, ke troviĝas esceptoj, ke iafoje en junaj homoj ekaperas malŝatado de la riĉeco kaj eĉ de la estreco kaj influoj. Kaj rabbi estas ankoraŭ juna. Sed koncerne la jarojn li estis preskaŭ samaĝa kun Suten kaj por la samaĝuloj facile estas interkonsenti. Sed duaflanke dividas ilin ree la deveno kaj la mondo, en kiu ili edukiĝadis. Multo, granda multo da duboj venis en la kapon de Kajafas.

Suten aŭskultante liajn admonojn, kurbigis la vizaĝon mokride. Kiam Kajafas komencis paroli pri la nobleco, li alrigardis tiel atente liajn okulojn, ke tiu enmetis la fingron en la buŝon, kaj komencis eltiradi el inter la dentoj la restojn de l’manĝaĵoj, rigardante la murojn. Suten sciis, kion li intencis. En fundo de l’animo li havis jam la tutan planon preta, la planon pli larĝan kaj pli profunden celantan, ol la plano de Kajafas. En tiu plano rabbi devis esti pordo, tra kiu oni eniras la konstruaĵon. Sed ne Kajafas estis enironta tra tiu ĉi pordo.

En la nunaj rilatoj pli sufoke estis al Suten, ol eĉ al