Paĝo:Niemojewski - Legendoj, 1923, Kuhl, Grabowski.pdf/21

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Kajafas, ol al ĉiuj kune. Suten sentis en si forton por komenci la militon kontraŭ granda parto de l’mondo; mankis nur al li ilo milita. Tiu ilo estis fariĝonta la rabbi; Kajafas — povis en ekstrema okazo tiun ilon beni, se li volus… Li estis jam homo pasinta!

Ili ĉiuj estis laŭ Suten pasintaj. La tuta Sinhedriono, la tuta pastraro, tuta aristokrataro, eĉ la scienculoj!

Suten sciis, ke parto de tiu ĉi malbeno pezas ankaŭ sur li. Li sola havis ĉi tiun konscion. Ĉiuj ceteraj estis blindaj.

Sed tiujn sentojn li ne eligis el la profundo de l’koro sur la vizaĝon, kiu post mallonga rideto estis ree malvarma kaj senesprima, kiel nesurskribita pergameno. Kajafas ripetis kun akcento ĉiun admonon kaj fine komencis karesi Suten-on sur la vangoj kaj diris:

— Memoru pripensi ĉiun paŝon, antaŭ ol decidi. Memoru prefere prokrasti ol agi. Memoru prefere silenti ol paroli; prefere nenion fari ol fari malbone…

Suten komencis jam malpacienciĝi. Sed Kajafas ankoraŭ lin ne ellasis:

— Ekkonu lin. Esploru, kion li volas. Trapenetru lin, kio lin flatas. Trarigardu lin, antaŭ ol kun li paroli…

Subite li interrompis, alrigardis lin kaj ame ĉirkaŭprenis:

— Vi estos iam la ĉefpastro!

Suten en liaj brakoj deturnis la vizaĝon, ne povante deteni mokrideton. La dupinta ĉapo ŝajnis al li efektive inda por la kapo de Kafajas. Li komencis jam revi pri la ĉapo kun oraj sagoj.

Kajafas, parolanta pri la dupinta ĉapo, ŝajnis al li esti homo blinda kaj tute pasinta.

Sed li disiĝis de li, kiel de la plej granda saĝulo kaj ĉefo de sia nacio. Li iris hejmen kaj post unu horo estis jam ekster la pordegoj de l’urbo.