Paĝo:Niemojewski - Legendoj, 1923, Kuhl, Grabowski.pdf/24

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Fine li haltis sur la supro kaj sidiĝis. Tiam li ĉirkaŭrigardis la teron kaj la ĉielon.

La tero ekdronis jam tute en la noktaj krepuskoj; sur la ĉielo brilis kaj flagris la steloj. Rabbi rigardis tiujn stelojn, lia brusto ŝveliĝis kaj li sentis strangan ekscitiĝon de l’spirito.

Ŝajnis al li, ke la vasta tero estas ŝipo kaj la monteto la plej supra loko sur tiu ŝipo, de kiu la estro donas la ordonojn al la remistoj kaj al la direktilisto, kien ili devas naĝi. Li sentis, ke li sola en tiu momento, maldormante sur tiu ŝipo, pripensas la vojon, sur kiu la ŝipo estos naĝanta tra la akvoj de l’mondo, kaj ke lia voĉo, kiam ĝi aŭdiĝos, estos obeata de ĉiuj remistoj kaj direktilistoj. Lia voĉo ĉerpis la forton el tiu briletanta ĉielo, el tiuj steloj flagrantaj kaj el ĉio ĉi, kio estis supre kaj sube. Kaj kvankam regis la nokto, kvankam la suna beleco estingiĝis, li vidis per siaj okuloj malproksimen, vidis malproksimajn okazaĵojn kaj komprenis ilian signifon.

Li rigardis ree teren, kaj en rigardo lia estis granda amo kaj profunda sento de kompato. Tra la densa nokta krepusko li vidis ĉion, kio dum la sensuna tempo okazadis. Li vidis do la dormantajn en la domoj amasojn kaj dormantajn sur herbejoj paŝtistojn. Li vidis plue la senhejmulojn kaj la vivantojn en soleco pro la nigraj makuloj kaj pro la ulceroj epidemiaj.

Kaj li rigardis pli profunden: li direktis la okulojn en la korojn kaj en la spiritojn de l’dormantaj amasoj. Rigardante li ne ektremis pro tio, kion li vidis. Kaj kvankam larmoj brilis en liaj okuloj, tamen li konsoliĝis.

La koroj de tiuj amasoj estis simplaj kaj la spiritoj nedeziremaj; sed la manoj tremis pro peno kaj la malsato tordis iliajn intestojn.