Paĝo:Niemojewski - Legendoj, 1923, Kuhl, Grabowski.pdf/26

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

rabbi rigardus sur tiun ĉi senfruktan rokon, tiam elkreskus sur ĝi cedro. Sed rabbi ne deziras uzadi sian forton por la surtera bono de la popolo…

Kaj la popolo suferas kaj atendas. Rabbi estas paŝtisto: kial li sian aron ne satigos? Rabbi estas gardisto: kial li enlasas tra la pordo malsaton, mizeron kaj — Romanojn?

Satigu la buŝon, kaj la manoj ne estos avidantaj la fremdan bonon. Trankviligu la intestojn, kaj la lipoj ne estos ofendantaj la ordonojn de profetoj kaj saĝuloj. Forta vi estas, direktu la pupilon al la senfrukta tero, por ke ĉiu ŝtono ŝanĝiĝu en panon kaj ĉiu terbulo en noblan metalon; kaj al tiu pano kaj al tiu metalo etendu la manon nur via popolo!…

Dirinte tion li etendis la brakojn al la valoj.

Rabbi kaŝis en la manplatoj la vizaĝon kaj aŭskultis, kiel li daŭriĝis plue kun ĉiam pli kaj pli granda fajro, kvankam lia okulo estis malvarma. Rabbi-n ekregis malagrabla sento kaj li diris:

— Vi turmentas min. Foriru!

Sur la horizonto aperis ruĝa lunkorno. La ĉirkaŭaĵo fariĝis ankoraŭ pli malgaja.

La brilo falis sur la vizaĝon de rabbi kaj sur la vizaĝon de tiu viro, kiu eksilentis, sed ne foriris.

Rabbi konstante kaŝis la vizaĝon en la manoj kaj liaj pensoj forkuris malproksimen de la montsupro, sur kiu li sidis, kaj de la vitro, kiu ne deturnis de li la okulojn.

Li pensis, kaj en lia enpensiĝo komencis lin ĉirkaŭpreni granda malĝojo pro la mizero de tiu ĉi mondo. Tiam tiu viro ekmurmuris denove:

— Vi kompatas per la koro, sed ne per la saĝo. Ĝis certa tempo vi estos nutranta per grandiozaj vortoj.