Paĝo:Niemojewski - Legendoj, 1923, Kuhl, Grabowski.pdf/27

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Tiam rabbi ekkoleris, turnis la brulantajn okulojn al tiu viro, kiu kaŝis la kapon en la brakoj, leviĝis, foriris de la monto kaj malaperis ne mallumoj.


Rabbi ekspiris. Ŝajnis al li, ke kun tiu viro forfluis ia nubo, kiu kovris la teron. La luno iris supren kaj iom heligis la dezerton. La nokta birdaro komencis rondflugi super la montoj. Tie kaj ie aŭdiĝis grakado. Rabbi-n ĉirkaŭis maltrankvileco.

La griza lunkorno ekpendis sur la ĉielo kaj poste komencis ree malleviĝi al la tero. Ĝi ruĝetiĝis, fine ekbrulis kiel flamo de torĉo. La dezerto fariĝis ĉiam pli malgaja. Rabbi leviĝis, malsupreniris de la pinto kaj komencis rondiri inter la rokoj.

La maltrankvileco kreskis en li konstante. Li vidis antaŭ si kvazaŭ vojon pendantan en la aero. Ĝi estis dekliva, dornoplena, surŝutita per gruzoj de akraj ŝtonoj. Ŝajnis al li, ke li vidas malantaŭ si en la ombroformoj multenombrajn homamasojn, ke li montras al ili tiun teruran vojon, mem iras antaŭen, ke la amasoj kun timo foriĝas, ke neniu lin sekvas…

Jen ree ŝajnis al li, ke ia maro superakvigas la dezerton, kaj li kun la ombraj amasoj staras sur la bordo. Li starigas la piedojn sur la ondoj, paŝas sur la akvoturnoj; la ombroj kun etenditaj manoj ĵetas sin post li. Sed sub iliaj piedoj disiĝas la moviĝemaj akvoj, la amasoj enfalas, dronas…

Blanka tagiĝo fortimigis la viziojn. Rabbi ĉirkaŭrigardis, kaj poste, erarigante la disciplojn pri la vojo, komencis trairadi la landon, kie li ankoraŭ ne estis konata, urbojn, kie li ankoraŭ ne predikis, nek sanigadis. Li observis atente la homojn kaj ilian vivon. Jam krepuskiĝis, kiam li haltis antaŭ Jeruŝalaim.