Paĝo:Niemojewski - Legendoj, 1923, Kuhl, Grabowski.pdf/29

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

kaj la palacon de la Landestro?… Ĉu vi vidis niajn loĝejojn!… Kion vi signifas kaj kion fari vi povos?!…

Rabbi komencis tremi. La flustrado kreskis en la mallumoj.

— Ankoraŭ dek mil mizereguloj sekvos vin… Ankoraŭ dua dekmilo da kripluloj etendos al vi la malsanajn brakojn… Kaj kio poste? Kio plue?!…

— En la sagujo de bonintencoj viaj mankas sagoj… Eble malgraŭ tio la almozulaj amasoj ne dorsturnos sin de vi… Sed vi mem — kion vi faros plue?… Tio estas por malsanuloj kaj blinduloj, tio por mizeruloj… Sed por homoj sanaj, komprenantaj la vivon kaj ne povantaj morti?… Kaj se vi anoncas la regnon ne de tiu ĉi mondo, kial vi venis?… Ĉu komprenos vin la vivantoj kaj sekvos vin?… Revemulo vi estas! Rigardu malsupren el la altaĵoj de tiu ĉi templo! En malespero ĵetu vin per kranio kontraŭ la rokoj, kaj se Adojnoj’ destinis vin kaj kiel ilon vin elektis, tiam tie profunde atendos vin la brakoj anĝelaj, kiuj vin prenos kaj delikate starigos sur la tero, ho revemulo!…

Rabbi turnis sin en tiun flankon, de kie fluis la murmuro, kaj ekrigardis. En la krepusko vidiĝis malprecize la figure kun brilantaj okuloj. Ĝi penis per rigardo kontraŭstari al rabbi, sed post momento mallevinte tiujn brilantajn okulojn ĝi turnis sin al la ŝtuparo kaj malaperis en krepusko.


Rabbi forkuris el la urbo.

La nokto renkontis lin ree en la dezerto, en kiu li rondiris pro la distriĝo de l’pensoj. Pasis matenoj kaj vesperoj kaj li, ne tuŝante manĝaĵojn, vagis inter la rokfendoj, apogis iafoje la frunton kontraŭ la rokŝtonoj kaj dronis en enpensiĝo.