Paĝo:Niemojewski - Legendoj, 1923, Kuhl, Grabowski.pdf/30

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Sed dum unu nokto li suriris ree tiun deklivan supron. En la sama momento tiu viro aperis ĉe lia flanko.

La luno malkovris tutan sian ŝildon. Ĝia brilo superverŝis la dezerton ĝis la randoj de l’horizonto, sur kiu nigris palma arbaro.

Tiam la viro turnis la brilantajn okulojn al rabbi kaj, etendinte ambaŭ manojn al malproksimo, diris perforta voĉo:

— Mi alparolis vin dufoje, sed vi ne obeis min… Vi observis propraokule la landon vastiĝantan inter la dezerto kaj la muroj de l’Sankta Kastelo… Eble jam nune vi komprenis, kio estas la mondo kaj kio devas esti tiuj, kiuj volas ĝin regi… Observu ankoraŭ kaj pripensu!

Rabbi rigardis la malproksimon. Kaj la viro daŭrigis:

— Vidu tiujn valojn, urbojn, fortikaĵojn, gardistojn… Vidu tiujn amasojn nudajn kaj vestitajn, mizerajn kaj riĉajn… Vidu tiujn tendojn, palacojn kaj kastelojn… Ĉio ĉi kuŝiĝos ĉe viaj piedoj, ĉio obeados vin, se vi min sekvos!

Rabbi sulkigis la frunton.

— Mi donos al vi la estrecon super ĉio ĉi, ĉu vi aŭdas? Mi donos la regadon super tiuj teroj kaj super tiuj gentoj!… Kliniĝu al mi! Faru, kion mi ordonos! Obeadu min!

Sed rabbi jam ektuŝis lin per sia rigardo kaj, levinte fiere la kapon, ektondris:

— For, tentisto! Estro vi estas de malsato kaj soifo, vipi vi povas mizeron, sed la homan animon vi ne jungos! For!

Kaj li restis sola sur la monta supro.

Post monato Kajafas sidis dum bela posttagmezo en la ĝardeno kaj al la malplej juna filo diktis leteron al