Paĝo:Niemojewski - Legendoj, 1923, Kuhl, Grabowski.pdf/39

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

homoj de aliaj metioj. Li aliĝu al ili kaj aŭskultu la vortojn, kiuj al tiu kunveno estos diritaj.

Li ne finis ankoraŭ paroli, kiam Majlaĥ alrampinte komencis tuŝi liajn piedojn, manojn, vizaĝon, vangojn, palpebrojn kaj orelojn. Diligente li esploris kaj rigardis kaj observis kaj al siaj okuloj ne volis kredi.

Tiam la fiŝisto diris:

— Sekrecio de viaj ulceroj ne infektos min kaj baldaŭ infektos jam neniun, kvankam tien ĉi multaj alvenos kaj pri via tendo ili aŭdis. Ekkredu nur al tiu, kiu estas simpla kiel mi kaj kiu alie instruas ol vi.

Dirinte tion li fornaĝis kaj Majlaĥ enrampis sian tendon. La nokto venis per mallumaj paŝoj, sed li ne povi ekdormi. Doloro terura lin turmentis, sed li ne ekĝemis. Li aŭdis la bruan dissaltadon de l’ondoj sur la bordo, sed jam li ne ridis.

Ia dubo vagis en lia kapo kaj erarigis ĉiujn liajn pensojn. Li ekmiris, ke la fiŝisto ne infektiĝis kaj ke li alkondukas amasojn al la bordo, kiun ĉiu evitis.

Poste li fermis la palpebrojn kaj ŝajnis al li, ke tiu stranga fiŝisto vizitis lin kaj sidiĝis ĉe la eniro en la tendon.

Li do komencis demandi:

— De kie vi havas, fiŝisto, tiun kvieton de l’animo?

Sed la fiŝisto nur ridetis. Kaj demandis lin Majlaĥ plue:

— De kie vi havas, fiŝisto, tiun indiferentecon kontraŭ la vundoj kaj ulceroj?

Sed la fiŝisto ridetis konstante. Kaj demandis lin Majlaĥ ankoraŭ:

— De kie vi havas, fiŝisto, tiun saĝecon, kiu antaŭdiras aferojn eksterordinarajn kaj ĝisatendas ilian plenumon?