Paĝo:Niemojewski - Legendoj, 1923, Kuhl, Grabowski.pdf/41

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

pendis senmove sur la arboj. La arbaraj birdoj ekdormis sur la branĉoj, dezirante dormeti dum la tagmeza varmego.

Kaj li ploris senĉese.

Vespere eksvarmis en malproksimo la boatoj kaj samtempe sur la bordo komencis aperadi aretoj da virinoj, maljunuloj kaj infanoj. Ili sidiĝadis sur la sablo, sur ŝtonoj, sur kuŝantaj trunkoj de l’renversitaj arboj. Miris Majlaĥ pro tio, ke neniu lin evitis, sed ĉiu per rideto kvazaŭ ion antaŭdiris.

La boatoj alnaĝis; la fiŝistoj miksiĝis kun la virinoj, maljunuloj kaj infanoj. Poste la maljunuloj kaj virinoj sidiĝis en la boatoj kaj la viroj ekokupis la bordon. Kaj oni vidis kapon apud kapo ĉe la terlimo de l’marakvoj, kvazaŭ la ĝiboforma tero konsistis nur el kapoj. Tiutempe unu boato foriris iom de la bordo kaj en ĝi sidis du homoj. La unua estis Petro la fiŝisto, kaj la dua — viro nekonata.

La vizaĝo de tiu viro estis mirinde kvieta kaj la okuloj turniĝis tiel, kvazaŭ li ĉiun per ili tuŝetis. Krom tio estis en ili granda heleco kaj saĝo kaj komprenemo de la aferoj. Majlaĥ ne povis deturni la rigardon de tiu vizaĝo. Kaj tiu viro sidis en la boato, apoginte la barbon sur la mano, kaj observis la homojn kunvenintajn sur la bordo. Tiam Petro la fiŝkaptisto eltiris la remilon el la akvo, sidiĝis ankaŭ en la boato kaj mallevis la kapon sur la bruston.

Ekregis silento, interrompata nur per delikata plaŭdado de l’akvoj kontraŭ la boatrandoj.

Post momento eksonis de tie voĉo; Majlaĥ haltigis la spiron. La vortoj fluis tra la aero kaj disiris inter la homoj kunvenintaj sur la bordo.

Tiu stranga viro predikis alegorion pri homo prudenta kaj pri homo bona. Homo bona estis sinjoro kaj homo prudenta lia servisto. Sed baldaŭ homo prudenta ri-