Paĝo:Niemojewski - Legendoj, 1923, Kuhl, Grabowski.pdf/42

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

markis, ke, se li malzorgas sian servodevon, tiam homo bona faras anstataŭ li tion, kion li ne plenumis. Rimarkinte tion, li komencis ĉiam pli multe mallabori kaj fine tute ĉesis fari, kion li devis. Kaj li rimarkis ankaŭ, ke dank’ al tio la rilatoj inter sinjoro kaj servisto plene ŝanĝiĝis. Kaj tio, kion li rimarkis, estis vera. Homo prudenta fariĝis sinjoro kaj homo bona servisto. Dume okazis milito. Proklamis ĝin homo prudenta, ĉar li precize kalkulis, ke li posedas sepoble pli multe da militistaro kaj pli bonajn armilojn, do ke li povas sendanĝere ataki la malamikon kaj rabi lian bienon. Vane homo bona al li tion malkonsilis. Vi estas homo bona, diris tiu, do vi abomenas la sangoverŝon; sed mi estas prudenta kaj vidas, ke la pligrandiĝo de la fortoj estas necesa. La milito eksplodis. Sed en la unua batalo homo prudenta ricevis gravan vundon en la kapo, falis de sia ĉevalo, kaj la militistaro, piedpremante lin, iris kontraŭ la malamiko. Kuŝis do tiu homo prudenta sur la kampo en sufero kaj soleco kaj dume la estro, kontenta pro tiu ĉi okazo, ke la sinjoro sur la kampo mortos, el nenie havante helpon, venkis la malamikon, forprenis liajn trezorojn kaj proklamis sin reĝo de ambaŭ popoloj. La militistaroj ĵuris al li fidelecon kaj oni trumpetanoncis la pacon. Ĉiuj revenis al siaj okupoj. Post ia tempo aperis sur la sojlo de bona homo mizerulo peteganta, ke li helpu lin kaj akceptu kiel serviston eĉ por la plej malaltaj servoj, ke li nur donu al li tegmenton super la kapo kaj pecon da pano por nutriĝi. Kompatiĝis homo bona, enkondukis lin en sian domon kaj lavis kaj bandaĝis liajn vundojn kaj poste dividis kun li la panon. Tiam homo prudenta, kiu estis fariĝinta mizerulo, tre miris kaj parolis al homo bona: mi estis via servisto kaj ne obeis vin; mi ekposedis la regadon super vi kaj