Paĝo:Niemojewski - Legendoj, 1923, Kuhl, Grabowski.pdf/43

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

prenis de vi, kio estis via; kial vi ne forpuŝas min ekster la sojlon de via domo, sed vi donas al mi panon kaj bandaĝas miajn vundojn? Kaj homo bona respondis je tio: ĉar vi estas mizera kaj suferas, ĉar vi venis al mi, kiel vi estis devinta ne foriri, ĉar vi devas servi al mi, por ke vi ne suferu; kaj obeu min, por ke vi kune kun mi plenumu la ordonojn.

Rakontinte tiun alegorion, li observis ian tempon la amasojn, kaj en liaj okuloj tremis heleco, kiu radiis al la kunvenintoj sur la salplena bordo. Poste li deprenis la manon de la barbo, levis la kapon kaj komencis paroli:

— Estu kiel tiu homo bona, kaj la prudentaj venos al via sojlo kun siaj vundoj. Forigu de aliaj ĉiun doloron, kaj kiam ĝi mem al vi venos, salutu ĝin kiel amikon, kiu ne suferigas. Kaj mirigitaj estos pro vi la homoj kaj ili rakontados, ke vi la ordon de la mondo ŝanĝis. Kaj vere vi ŝanĝos ĝin. Homo prudenta alportos al vi, kion li prenis de aliaj, kaj vi tiun profiton disdonos inter ĉiuj kaj ne estos malpaco. Homo prudenta alportos al vi sian saĝon, kaj vi tiun saĝon ŝanĝos en aljungan beston, por ke ĝi estu utila, sed ne malutila. Vere mi diras al vi, tio fariĝos, kiel fariĝis lumo kaj ĉielo kaj maroj kaj tero. Homo bona cikatrigos viajn vundojn, viŝos larmojn, forigos suferojn, nutros malsatulojn, trinkigos soifantojn kaj levos falintojn. Homo bona faros vin blindaj je tio, kio forpasas, kaj malfermos viajn okulojn je tio, kio estas eterna. Vere mi diras al vi, ke tio fariĝos, kvankam antaŭe tiun homon bonan prudentuloj estos turmentantaj, surdigos per moko liajn vortojn kaj alkroĉos lin al ligno, por ke li ne povu agi laŭ boneco sia.