Paĝo:Niemojewski - Legendoj, 1923, Kuhl, Grabowski.pdf/45

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

al aliaj amasiĝis kaj etendadis la manojn. Tiam Majlaĥ, tremante per la tuta korpo kaj blinda pro la larmoj en la okuloj, komencis rampi al la plej granda amaso. Jam li ne vidis, kio ĉirkaŭ la boato okazadis. Super li etendiĝis brakoj, aŭdiĝis plej dorlotaj vortoj; ondo da amaso proksimiĝis al la bordo, kaj li en ĝia fundo rampis sur la sablo, spiregante kaj plorante. Tiamaniere li proksimiĝis al la bordo kaj trovinte sin ĉe la rando de la boato levis la okulojn. La homoj eliris jam el la ŝipeto, kaj la rigardo de tiu stranga homo falis sur lin.

Majlaĥ transrampis la boatorandon, rampis sur la bretoj kaj levis la vizaĝon kovritan per vundopuso kaj larmoj; lia ulcerkovrita buŝo moviĝis petege.

Kaj tiu stranga homo etendis la manon al li kaj metis la manplaton sur lian kapon, kiun neniu kuraĝis ektuŝi.

Majlaĥ ekĝemis:

— Kompatu je mi, Sinjoro.

Tiam li aŭdis super si:

— Forigita estu de vi la doloro…

Kaj Majlaĥ ĉesis suferi.

— Forigita estu de vi la malbeleco…

Kaj fermiĝis la vundoj de Majlaĥ.

— Forigita estu de vi via malkredemo…

Kaj Majlaĥ sanigita kaj forta falis singultante vizaĝen.

Petro la fiŝisto enmetis la remilon en la akvon, la boato malproksimiĝis de la bordo kaj de la amasoj, ekbruis la marondo, kaj Majlaĥ konstante ploris.

Tiam li eksentis ree la manon sur sia kapo kaj ĝeme demandis:

— Kion vi deziras, Sinjoro, de mi?

Eksonis super lia kapo:

— Kredu al la boneco kaj faru al aliaj, kiel mi al vi faris.