Paĝo:Niemojewski - Legendoj, 1923, Kuhl, Grabowski.pdf/46

Ĉi tiu paĝo estas provlegita
ADMONO


Li estis grandioza figuro. Giganta kresko, forta nuko kaj potencaj brakoj rememorigis tion, kion la tradicio rakontis pri la formoj de Samson. Grandega vizaĝo kun grandaj, brunaj okuloj, agla nazo, longaj lipharoj kaj iom griza, preskaŭ la zonon atingata barbo faris majestan impreson. Liaj vestoj estis multekostaj kaj diverskoloraj, la kapon kovris turbano el la plej valora teksaĵo. Li paŝis ĉiam tre malrapide, kaj trairante la urbon al neniu respondadis je la salutoj. Fiero kaj konscio pri la supereco antaŭiris lin, dispelante la popolamason.

Li estis nomata Joel. En Sinhedriono oni uzis lin precipe por la celoj de l’reprezentado. Li proklamadis la verdiktojn, antaŭlegadis la decidojn kaj donadis la admonojn.

Stariĝinte en la templo sur la estrado, li aspektis grandioze. Lia profunda voĉo similis la sonon de l’bronza trumpeto, kiun skuis la spiro de la plej kapabla artisto. La enhavo de liaj paroloj estis antaŭe precize formulita. Joel nenion bezonis aldoni, nenion forigi. Tiujn parolojn verkis homoj lertaj en la juro kaj mirinde konantaj la lingvon. Joel antaŭlegis iliajn vortojn per sia belega voĉo, aldonante al ili seriozon per la figuro. Do, kiam li ekparolis, la amasoj silentiĝis kaj aŭskultis, kaj ĉiu silabo faladis profunde en ilian animon. Ĉiujn do verdiktojn, anoncojn, admonojn kaj alvokojn, elirantajn de Sinhedriono, la popolo ĉiam kunigis kun la figuro de Joel, supozante, ke li havas la plej grandan signifon inter la sepdek anoj de l’Alta Konsilantaro. Joel post ia tempo komencis havi ankaŭ tiun opinion, kio estis des pli facila, ke en tiaj momentoj, kiam li parolis al la popolo, la aliaj anoj asistis kun la plej granda estimo,