Paĝo:Niemojewski - Legendoj, 1923, Kuhl, Grabowski.pdf/50

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Tiam Joel aliris la paŝtiston kaj ankoraŭ unufoje ordonis al li, forpeli la aron kaj kun ĝi foriri, ĉar li intencas sin bani en tiu ĉi loko.

La paŝtisto, kuŝante, respondis, ke li tion ne faros, ĉar ĝuste en tiu loko li enpelos baldaŭ la aron en la riveron, por ĝin trinkigi kaj lavi.

Joel demandis la paŝtiston, ĉu li konas lin? Tiu respondis, ke li tute ne scias, kiu li estas. Do Joel diris al li sian nomon. La paŝtisto eĉ ne ektremis.

Joel komencis lin insulti, kio tamen eĉ plej malmulte ne influis la paŝtiston. Do li demandis, en kies servo li estas. La paŝtisto respondis, ke en la Azdraŝa. Je tio Joel ekkriis, ke tiaokaze li servas ĉe li, ĉar Azdraŝ mortis, kaj li estas la heredinto. Li do ordonis al la paŝtisto, plenumi tuj lian volon, minacante forpeli lin el la servado. Sed la paŝtisto respondis, ke li ne konas lin, sed nur konas la ŝafaron, do kiel longe la ŝafaro estos donita al lia gardado, tiel longe li estos faranta tion, kio estas bona por ĝi, sed ne tion, kio estus agrabla por Joel.

Joel ekmiregis. Similan malobeemon li renkontis neniam. La plej potencaj homoj en la ĉefurbo klinis antaŭ li la kapojn, la popolo aŭskultis kun estimo liajn vortojn, la pastroj prezentis al li la pergamenojn — kaj jen subite ia paŝtisto el apudo de Jordano kontraŭstaras al li, kaj krom tio ankoraŭ lia servanto, mizerulo, simplulo, kiun li povis ĉiumomente laŭvole forpeli!

La kolero ekregis lin kiel flamo. Li demetis la supran veston, kaj, estante forta, li decidis senprokraste puni la kuraĝulon.

Li proksimiĝis do al li kaj jam estis etendonta la manon al la kuŝanto, kiam subite alsaltis vilhara hundo de l’paŝtisto, ĵetis sin al liaj piedoj kaj komencis tiel