Paĝo:Niemojewski - Legendoj, 1923, Kuhl, Grabowski.pdf/52

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Je tio rediris unu el tiuj viroj, ke ili ne scias, al kiu apartenas tiuj paŝtejoj, ke neniel tio ilin interesas, ĉar ili faras nenian malutilon, sed kolektiĝas, por aŭskulti la Dian vorton.

Joel diris al ili sian nomon. Sed ili respondis, ke tiu nomo havas por ili neniam signifon. Do li rakontis pri sia rango en la ĉefurbo kaj en Sinhedriono. Ili rediris, ke li revenu tien, kaj tiam certe ĉiu donos al li la konvenan respekton. Sed tie ĉi ĉiuj estas egalaj antaŭ Dio, kaj ne ekzistas homo, kiu estus pli alta ol la aliaj. Pli alta estas nur tiu, kiu al ili parolas, ilia instruisto.

Joel ordonis senprokraste alkonduki al li tiun instruiston. Sed ili respondis, ke ili tion ne povas fari, ĉar la instruisto parolas al la popolo, kaj oni ne devas lin malhelpi.

Do komencis Joel ilin ankaŭ insulti kaj estus eĉ levinta kontraŭ ili la manon; tamen li timis la amason, kiu estus ilin verŝajne defendinta kaj al li farinta malbonon. Li kontentiĝis nur per tiu insultado, ne ŝparante malestimajn vortojn, je kio ili ne respondis, sed kunmetinte la manojn sur la brustoj, kliniĝis antaŭ li kun respekto.

Vidante, ke tiamaniere li ne sukcesas, li enmetis la manon sub la supran veston kaj eltiris el la saketo du monerojn, por doni al ĉiu po unu. Sed ili retiris, levante la manojn supren kaj sciigante, ke la donacon ili ne akceptos.

Tiam Joel diris, ke li prenos ilin en sian servadon kaj donos bonegan salajron. Ili respondis, ke ili ne povas konsenti, servante al sia instruisto.

Do Joel demandis, ĉu tiu instruisto estas riĉa, kiajn li havas bienojn kaj kiom da ŝafaroj? Ili respondis, ke li posedas nenion kaj estas tiel malriĉa kiel ili.