Paĝo:Niemojewski - Legendoj, 1923, Kuhl, Grabowski.pdf/57

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

estis malvarme. Li kunmetis la manojn sur la brusto kaj klinis la kapon antaŭen, esplorante la mallumojn. Kaj li miris, kiamaniere la kondukanto ne eraras, sed kun tia certeco la beston pelas antaŭ si. En la profundo de l’arbaro aŭdiĝis la vokado de ia birdo aŭ besto, ĉar malfacile Joel povis diveni, preskaŭ neniam komunikiĝante kun la naturo. Ree komencis lin turmenti timo. Li deziris do, kiel eble plej favorigi por si la kondukanton, por ke tiu pli volonte lin gardu kaj en okaza bezono defendu. Tial li alparolis lin:

— Por ke ci ekkonu mian eksterordinaran bonecon, mi ĉe tiufoje pardonas al ci la kulpon. Sed diru, kiamaniere ci trafas, kiamaniere ci ne eraras, kiamaniere ci ne timas dum tia terura mallumo kaj en tia senhomejo iri, servi al mi, kaj havas ankoraŭ tiel liberan animon?

— La instruisto ordonis al mi timi nenion kaj neniun.

— Kiel, li ordonis timi neniun?

— Jes, sinjoro, neniun.

— Nek siajn sinjorojn?

— Jes, sinjoro, nek la sinjorojn.

— Do ci ne timas min?

— Ne, sinjoro.

— Ci malamas min?

— Mi amas vin, sinjoro.

— Kial ci min amas?

— Ĉar la instruisto ordonis ami ĉiujn, eĉ tiujn, kiuj faras al ni maljustaĵon. Li ordonis pagi per bono al ili por la malbono…

Joel ekpensis pri la lastaj vortoj de l’kondukanto kaj venis al la konkludo, ke tiufoje li aŭdis aferon por si oportunan. Do la instruisto ne ordonis venĝi. Kaj la okazo por tio estis la plej ĝusta.