Paĝo:Niemojewski - Legendoj, 1923, Kuhl, Grabowski.pdf/59

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

— Malsupreniru, sinjoro, kaj sekvu min piede, ĉar la besto povas fali kaj faros al vi ian domaĝon, kiam vi falos sur la vojeto dum la mallumo.

Joel malsupreniris de la dorso de l’azeno.

— Paŝu post mi, sinjoro, tenante vin proksime de mi. La besto sekvos vin kaj ne restos malantaŭe, timante la sovaĝajn bestojn.

Ili do komencis piede migri, irante la deklivan vojeton.

Joel faletis sur la ŝtenoj kaj cedroradikoj, la arbustoj gratis liajn manojn, li spiris laŭte, ŝvitis kaj sentis sin senmezure malfeliĉa. Li malbenis interne la emon ekskursadi apud Jordano kun servisto neelprovita; li malbenis tiun serviston, ke li, anstataŭ ĝustatempe veni, aŭskultis parolon de ia frenezulo, malbenis ankaŭ tiun frenezulon, kiu lin elmetis al tiom da suferoj. Li ni ĝuis la banon, ĉiun ĝojon forprenis de li la aroganteco de l’paŝtisto kaj la malrespektemo de tiuj du viroj. Tiu ĉi perforta piedirado tra la arbaro estis nesuferebla kaj senmezure malagrabla por homo, kiu promenadis nur en la ĉefurbo meze de la amasoj disiĝantaj antaŭ li. li ne povis kompreni, ke jen li, ano de Sinhedriono, kiu paroladis en la templo al la popolo kaj estis plej ŝatata, ke jen li nune tra la malluma arbaro paŝas, gratita, laca, lasita al protekto de necerta servisto, kiu en la interparolo altiĝas super li. Do li ŝmacis per la lango, faletis, insultis mallaŭte — sed iris.

La kondukanto subite haltis.

— Mi ne vidas, sinjoro, la trabon super la torento. Atendu min ĉi tie kaj mi iros supren kontraŭ la riverfluo kaj, retrovinte la trairejon, revenos al vi.

Joel ektimis. Ekfulmis en lia kapo la penso, ke la kondukanto volas lin perfidi, ke li volas foriĝi, por ke dume ataku la rabistoj, kun kiuj li estas en interkon-