Paĝo:Niemojewski - Legendoj, 1923, Kuhl, Grabowski.pdf/63

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

la urbo ĉiuj dormis ankoraŭ. Antaŭ la domo de l’riĉulo estis senhome. Neniu el la servistoj venis al li renkonte.

Do li malsupreniris rapidege de la dorso de l’besto, suriris la ŝtuparon; la pordo ne estis ŝlosita. Li trapasis la koridoron kaj eniris la dormejon. Rapide deĵetinte la vestojn li kuŝiĝis sur la liton.

Li ekspiris. Finiĝis ĉiuj maltrankviliĝoj. Baldaŭ pro granda laciĝo li fermis la palpebrojn kaj ekdormis. Li dormis tiel profunde, ke nenia sonĝa revaĵo movis lian penson.

Vekiĝinte sufiĉe malfrue, li sidiĝis sur la lito kaj komencis pripensadi.

Li rememoris, kie li estas kaj kie estis. Li migris apud Jordano, eraris en la arbaro kaj sentis grandan timon. Kaj ĉio ĉi pro tiu malhonesta servisto. Trifoje li promesis al li vipadon kaj trifoje al li tion pardonis. Sed li ne pardonis ankoraŭ tiun longan serĉadon de l’trairejo super la torento. Kaj tio estis plej puninda, ĉar Joel pro la timo blasfemis. Kiu estas kulpa pro la blasfemado, se ne tiu malpia kondukanto. Ĉu li ne kondukis lin en la tenton? Ĉu Joel iam ajn en la vivo blasfemis?

Neniam abomena blasfemo makulis lian buŝon. Kaj nune?

Kolero komencis boli en li.

Li rememorigis al si vorton post vorto, kion la malhonesta kondukanto kuraĝis paroli pri tiu instruisto kaj pri la dia protekto.

Li ja altiĝis super lin, super Joel, super la anon de Sinhedriono.

Ne, tio estas obstineco, tio estas malobeemo, krimo! Kian punon li devas elpensi pro tio?

Li frapvokis la servistojn kaj atendis. Sed neniu aperis. Do li ekfrapis la duan kaj trian fojon, kaj poste mem eliris en la antaŭĉambron.