Paĝo:Niemojewski - Legendoj, 1923, Kuhl, Grabowski.pdf/67

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

kanoj. Post iom da tempo aŭdiĝis la plaŭdado de l’remilo kaj el la ombroj elŝoviĝis boato. Kiam la ŝipeto ektuŝis la bordon, ensaltis la junulo, kaj la griza viro forpuŝis per la remilo la boaton kaj lasis ĝin naĝi kun la akvofluo. Li mem ankaŭ sidiĝis, atentante nur, ke la boato troviĝu meze de la rivero.

Ĵus en la orienta parto de l’ĉielo montriĝis inter la montetoj ruĝa luno. Pliheliĝis iom. La rivero murmuris, portante sur sia ŝanceliĝanta, moviĝema dorso facile la boaton. La luno rapide ŝanĝis la koloron kaj baldaŭ fariĝis griza. La akvoj bruis ĉiam pli laŭte, ĉar jam ili proksimiĝadis al la enfluejo. La rivero en sia tuta larĝo enverŝiĝadis en la lagon, kiu en tiu ĉi loko diverskoloriĝis en la lunbrilo, kvazaŭ sur la akvoglato flagrus miloj da steloj. La lago, bordoj kaj montetoj kovris sin per lumo dubeblua mistera, inspiranta al revoj.

La junulo sidis sur la antaŭo de l’boato, apogis la kapon sur la manplato kaj rigardis la akvojn. La grizulo de tempo al tempo ekmovis la remilon, kaj tiel ili naĝis kviete kaj silente sur la ĉiam pli larĝaj akvoj, sur kiuj portis ilin la Jordana fluo.

Subite la infano ekĝemetis kaj diris al la griza viro:

— Kiel trankvila kaj bela nokto! La steloj rigardas nin kaj palpebrumas… Longe mi volus tiel naĝi… La mondo estas efektive bela!

La maljunulo silentis momenton kaj respondis:

— La mondo estas bela, sed oni ne devas tro ĝin ami. Bela ĝi estas por juna okulo kaj por animo nelacigita. Sed por maljunulo, kiam li fermos la okulojn, videbla fariĝas mondo alia, multe pli bela. Vi tamen ne konas ankoraŭ tiun mondon.