Paĝo:Niemojewski - Legendoj, 1923, Kuhl, Grabowski.pdf/72

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

— Ĉar mi vidas, ke ili povus lin kapti. Sed tiam ni defendus lin kaj liberigus.

— Pro kio? Li ja povus fari miraklon kaj mortigi ilin ĉiujn?

La maljunulo mallevis la kapon kaj malgranda rideto ekvagis sur liaj lipoj. Baldaŭ tamen la rideto malaperis senrevene kaj la frunto faldiĝis per miloblaj sulkoj. Zorgo ia sidis sur ĝi kaj nubigis la vizaĝon. Dubo speguliĝis en la okuloj, kiuj rigardis la akvojn. Kaj ŝajnis al la maljunulo, ke en sia mizero li forgesis pri la aranĝoj de tiu ĉi mondo, pri ĝiaj potenculoj skribantaj la leĝojn. Stariĝis antaŭ lia memoro diversaj momentoj el la lasta jaro kaj tiu instruisto ekŝajnis al li esti estaĵo malforta, kiu intencas batalon senvenkan, kiu levas la manon kontraŭ fortoj nedetrueblaj, kaj kiu povas konduki ilin al pereo. Ili pereos kun li, ĉar ili lin amas kaj al li kredas. Sed kio el ĝi rezultos? Ĉu tio ŝanĝos la mondon? Li, maljunulo, vivis ja pli longe ol la instruisto; kaj kvankam li ne estis tiel lerta en la sciencoj kiel tiu, tamen li konis la vivon, ĉar ĝi sur lia frunto skribis instruon, kiu estas maldolĉa, sed vera. La juna instruisto ne konis la montrilojn de tia instruo, vagis de urbo al urbo kaj predikis. Sed ĉu la instruisto vivis tiom, kiom li, kaj ĉu spertis tiom, kiom li spertis!

Kaj la timo plenigis la simplulan koron de l’maljuna homo. Jes, li timis tion, kio okazadis kaj kio estis okazonta. Kvankam ĉiam pli multenombraj amasoj sekvis la instruiston kaj adoris lin. Sed lia parolo estis nesingardema, provokanta. Li riproĉis la potenculojn kaj estrantojn, kaj ili ĉiam pli kontraŭ li ekscitiĝis. Kial li ne bridas sian incitemon? Kial li provokas la potenculojn? La mondo estas mondo. Kiom jam estis da maljustaĵoj! Kiu havas armilon, uzas ĝin. Kaj tiu buĉo de senkulpaj