Paĝo:Niemojewski - Legendoj, 1923, Kuhl, Grabowski.pdf/9

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Flavius, poste li publikigis serion da malpli grandaj propraj studoj: „Historio de la Kruco“, „Kreado de la mondo laŭ biblio“, „Du bibliaj arboj“, kaj en la lasta tempo aperis la grandega verko: „Dio Jezus“, kiun Niemojewski eldonis pole kaj en plivastigita propra germana traduko. Tiun ĉi verkon la aŭtoro kompletigis ankoraŭ per la studaĵo: „Kial rapidis la disciploj al Emaus“.

Niemojewski pruvas en ambaŭ lastaj verkoj la tezon, ke en la evangelioj estas kaŝitaj astraj sistemoj, t. e. ke al la movado de evangeliaj personoj sur tero estas konformaj la movoj de ĉielkorpoj en precize difinitaj periodoj. La aldonitaj ilustraĵoj, multe plifaciligas la komprenon de tiuj interesaj malkaŝoj, nepriparoleblaj pli vaste en la kadroj de tiu ĉi artikoleto.

Kiel unu el ĉefoj de la polaj liberpensuloj Niemojewski redaktas de la jaro 1906 la organon „Myŝl nie podlegla“ (Penso sendependa).

Kelkaj verkoj de Niemojewski estas tradukitaj en diversajn lingvojn; ankaŭ nia esperanta literaturo posedas jam kelka da ili en lingvo internacia.

La nuna libro „Legendoj“ konsistas el 4 poeziaj rakontoj kaj bildoj el la vivo de Jezuo, sed tiu ĉi nomo, kvankam li estas la ĉefa heroo, nenie estas dirita, sed lasita al la konjektemo de la legantoj. Li kaj lia granda verko estas traktataj diskrete kaj ili formas nur la kondukan fadenon de serio da koloraj morbildoj el tiu epoko. La ĉefan akcenton la aŭtoro metis sur la medion kaj sur la manieron, kiel similaj ideoj ĝin impresis. Ne mankas ankaŭ aludoj pri similaj rilatoj en la hejmlando de l’aŭtoro, kiel ni vidas tion en la legendo „Tentistoj“. — Kvankam la temo estas elstudita, la novelista talento de l’aŭtoro brilas en la legendoj plenforte. La tutaĵo vivas kaj impresas potence la animon de la leganto