Paĝo:Orzeszko - Marta, 1928, Zamenhof.pdf/133

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

kiu submetis ŝin... kio? La nomon de tiu ĉi « kio », kiu premas la kapojn kvazaŭ fatala malbeno, implikas la piedojn kaj frakasas la korojn de multo da homaj estaĵoj, vi legos en la historio de Marta.

Varsovio ĝojis, bruis, brilis. Estis tago festa. Apenaŭ antaŭ kelke da tagoj estingiĝis la helegaj lumoj, ekbruligitaj inter la verdaj branĉoj de la kristnaskaj abioj, kaj en la aero kvazaŭ tremis kaj saltis ĝoje la gamoj de la ridado de la infanoj kaj la bruaj interparoloj de la feliĉaj familioj, kolektiĝintaj ĉirkaŭ la feste aranĝitaj tabloj. En la venonta tago estis venonta en la mondon mistera gasto : nova jaro. La internoj de la domoj kaj la ekspoziciaj fenestroj de la magazenoj aspektis tre bele. La stratojn kovris dika tavolo da neĝo rigidiĝinta de frosto kaj brilanta per milionoj da fajreretoj sub la radioj de la suno, kiu hele lumis sur la serena ĉielo.

Svarmoj da glitveturiloj flugis en diversaj direktoj, amasoj da pasantoj moviĝis sur la trotuaroj. Kiom da kapoj estis en tiu diverskolora movoplena amasego, tiom estis da diversaj pensfadenoj, kiuj mistere etendiĝadis en la spaco kaj nevideble postkuradis en la mondo proksimajn kaj malproksimajn, altajn kaj malaltajn objektojn. Amo, avideco, adorado, malamo, timoj, esperoj, plej diversaj interesoj kaj pasioj, plej diversaj deziroj kaj celadoj volviĝadis kaj kruciĝadis en la miloj da kapoj de la grandurba loĝantaro, kiu iris, veturis, kuris tien, kien ĝin pelis grandaj celoj de la vivo aŭ malgrandaj celetoj de la tago. Meze de ĉi tiu bruo mistera kaj perceptebla por nenia korpa orelo, meze de ĉi tiu pensa svarmaĵo, surkiu, kvazaŭ sur ferdeko, disvolviĝadis la movo de vortoj kaj faroj de miloj da homoj, mallaŭte, de neniu esplorate nek divenate, disvolviĝadis la pensfadeno en humila, de neniu rimarkata virina kapo.

— Dudek spesdekoj en tago... spesmilo kaj dudek spesdekoj en semajno... kvin spesdekoj ĉiutage alla kortistedzino por la gardado de Janjo, dum mi sidas ĉe sinjorino Szwejc... sep kaj duono da