Paĝo:Pätiälä - La valoro de la Biblio, 1921.pdf/10

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

vera. Kvazaŭ li dirus: pro tio, ke la afero estas tiel skribita, ĝi certe estas firma. Multfoje montras Jesuo, ke li venis por plenumi tiujn promesojn, kiuj estis skribitaj pri li ”en la leĝo de Moseo, la profetoj kaj la psalmoj”. Lk. 24:44.

Se ni sekve volas resti en la instruado de Jesuo, ni devas kredi, ke ĉiu vorto en la Malnova Testamento estas Dia vorto. Se ni ne tiel kredas, ni flanken iras de lia instruado, kaj ”ni ne havas Dion, nek Patron nek Filon”.

Nia Sinjoro Jesuo Kristo elektis la apostolojn kiel siaj atestantoj ĝis la plej malproksimaj partoj de la tero. Tial li promesis sendi al ili la Sanktan Spiriton ”la Spiriton de la vero, kiu gvidos ilin en ĉian