Paĝo:Pätiälä - La valoro de la Biblio, 1921.pdf/12

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

aldonojn, kiujn enhavas la diversaj manuskriptoj de la Nova Testamento, ni povas senzorge lasi ilin penadi pri tio kaj ni kredu, ke la ĉiopova Dio tiel gardis sian vorton, ke iu mensogo ne eniris en tiujn malgrandajn ŝanĝojn kaj aldonojn. ”Ni parolas, ne per paroloj, kiujn homa saĝeco instruas, sed kiujn instruas la Spirito; komparante spiritajn kun spiritaj”. 1 Kor. 2:13. Dio kaŝis sian veron for de saĝuloj kaj prudentuloj (Lk. 10:21), kiuj ne volas subiĝi al la vero. Unu kaŝilo certe konsistas en la etaj diferencoj de la manuskriptoj. Spite tio estas ĉiu vorto vera eĉ en niatempa Nova Testamento. Ĉar Dia vorto restas eterne. Dio ne povus devigi nin kredi sian vorton, se li ĝin ne konservis al ni