Paĝo:Pätiälä - La valoro de la Biblio, 1921.pdf/13

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

pura. Li ne povus kondamni nin eĉ pro nekredo, se li ne estus doninta al ni klaran, kredindan veron. ”Via vorto estas vero”, diras Jesuo al sia Patro. La Biblio estas la vorto de Dio. ”La vero liberigas nin”. Jh. 8:32. Laŭdu Sinjoron, mia animo!

La vero ne estas ŝanĝebla laŭ la spirito kaj evoluo de la epoko. Jesuo estas ĉiam la sama Hb. 13:8. Li estas vero. Jh. 14:6. La vero de lia vorto estas ankaŭ ĉiam la sama. La Sankta Spirito malkaŝos neniam pli perfektan veron ol tiun, kiun li jam malkaŝis al la apostoloj. Ili havas ”ĉia veron”. Tial ĉiuj novaj instruoj kaj spiritaj malkaŝoj devas esti esplorotaj kaj kritikotaj laŭ la Biblio. Kio de tiu deflankiĝas