Paĝo:Pätiälä - La valoro de la Biblio, 1921.pdf/14

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

estas produkto de la spirito de mensogo, ĝi estu kiel ajn alta kaj alloga.

La instruado de la apostoloj pri la vero de Biblio estas ankaŭ klara. Tiu estas la instruado de Jesuo. Pri la skriboj de la Malnova Testamento diras Petro: „Ni havas la profetan vorton plicertigitan” kaj pri la novtestamenta prediko: ”Ne sekvinte fablojn sofismajn ni konigis al vi povon kaj aleston de nia Sinjoro Jesuo Kristo”. 2 P. 1. Johano skribas: ”Tion, kio estis de la komenco, kion ni aŭdis, kion ni vidis per niaj propraj okuloj, kion ni rigardis kaj niaj manoj palpis, tion ni anoncas al vi”. 1 Jh. 1:1.

Ni havas sekve pri la faroj kaj vortoj de Jesuo la rakon-