Paĝo:Pätiälä - La valoro de la Biblio, 1921.pdf/15

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

ton de vidintoj kaj aŭdintoj per propraj okuloj kaj oreloj. — Paŭlo konfesas antaŭ la guberniestro Felikso: ”Laŭ tiu vojo, kiun vi nomas sekto, mi adoras la Dion de miaj patroj kredante ĉion, kio estas laŭ la leĝo kaj ĉion skribitan en la profetoj”. Ag. 24:14. En nia tempo oni malofte renkontas tian fidon, ke ”ĉio”, skribita en Malnova Testamento estas vera. Samideanoj de apostoloj ne estas tiuj, kiuj ne kredas, ke ĉiu Biblia vorto estas vera. Paŭlo skribas: ”Kio estas antaŭe skribita, tio estas skribita por nia instruado, por ke per pacienco kaj per konsolo de la skriboj ni havu esperon” (Rm. 15:4) kaj: ”Ĉiu skribaĵo estas inspirita de Dio kaj estas ankaŭ utila por instruo, por ad-