Paĝo:Pätiälä - La valoro de la Biblio, 1921.pdf/16

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

mono, por korekto, por disciplino en justeco, por ke la homo de Dio estu perfekta, plene provizita por ĉia bonfarado”. 2 Tm. 3:16. Ankoraŭ skribas Petro: ”Neniam profetaĵo estas alportita per homa volo, sed homoj movataj de la Sankta Spirito laŭ Dio parolis”: 2 P. 1:21.

La kritikado de la Biblio, la tuta aŭ laŭparta forlaso de la Sankta Libro, disvastigis jam en ĉiuj landoj multe da malbono. Ĝi malpurigas la konsciencojn de homoj kaj forlogas ilin de vivanta Dio. Pli kaj pli malkaŝe ĝi aperas eĉ en religiaj libroj kaj predikoj. Tial ĉiu devas sin gardi por ne implikiĝi en la kaptilojn de la erarego.

Ni priatentu ankaŭ la severajn vortojn en la lasta ĉapitro