Paĝo:Pätiälä - La valoro de la Biblio, 1921.pdf/17

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

de la Apokalipso: ”Mi atestas al ĉiu, kiu aŭdas la vortojn de la profetaĵo de tiu ĉi libro: se iu aldonas al ili, Dio aldonas al li la punfrapojn skribitajn en tiu ĉi libro; kaj se iu forprenos el la vortoj de la libro de tiu ĉi profetaĵo, skribitaj en tiu ĉi libro, Dio forprenos lian lotaĵon el la arbo de vivo, kaj el la sankta urbo”.

Tio koncernas plej proksime la Apokalipson, sed certe ankaŭ la tutan Biblion. Senkaŭze tio ne okazis, ke la Sankta Spirito volis kvazaŭ fermi per tiuj ĉi vortoj la tutan kolekton de la sanktaj skriboj. Klare do estas, ke la Bibliokritiko ne estas sendanĝera nek la timo pri ties difektado senkiala.

Ni devas ”vigli kaj preĝi, por ke ni ne eniru en tenton”.