Paĝo:Pätiälä - La valoro de la Biblio, 1921.pdf/5

Ĉi tiu paĝo estas provlegita
La valoro de la Biblio.

La Biblio estas vorto de Dio. ”Ĝi restas eterne”. La Biblio estas libro de la Sankta Spirito. Ĝi estas la plej grava kompare al aliaj libroj.

Multaj opinias, ke la Biblio enhavas la vorton de Dio, sed malmultaj kredas, ke ĝi estas Dia vorto, tiel ke ĉiu vorto estas skribita per influo de la Sankta Spirito kaj perfekte vera. La diferenco estas granda. Se la tuta Biblio ne estus Dia vorto, tiuokaze la kritikado pri tio, kio estas Dia kio homa vorto, dependus tute de homa es-