Paĝo:Pätiälä - La valoro de la Biblio, 1921.pdf/6

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

ploro. La leganto neniam povus certe kaj sendube konfidi al iu frazo de Biblio, ĉar estus eble, ke tiu frazo, per kiu li volus sin konsoli, enhavus iun homan eraron. Ni ne povus ”vivi per ĉiu vorto eliranta el la buŝo de Dio”, se ni ne senkondiĉe certe scias, kiu vorto estas Dia. Ni ne povus laŭ la ekzemplo de Jesuo batali kontraŭ la satano per la armilo: ”Estas skribite”, kaj: ”Ankaŭ plu estas skribite” (Mt. 4), se ni ne scias, kiu vorto en la Biblio estas de Dio, ĉar alie ni eble ekkontraŭstarus per mensogo al la satano, kiu mem estas ”la patro de mensogo”. Se ĉiu Biblia vorto ne estus vera, ni en nescio povus ekkapti iun malveran vorton kaj neevitebla estus nia malvenko. Per mensogo oni ne povas batali kont-