Paĝo:Pätiälä - La valoro de la Biblio, 1921.pdf/7

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

raŭ la spirito de mensogo. Se ni devus dum atakado de satano unue demandi iun scienculon, ĉu tiu aŭ alia vorto estas de Dio aŭ homo, por ke mi kuraĝu defendi min per tiu kontraŭ la satano, ĝi certe havus tempon enkatenigi nin kaj turmenti nin terure.

Sekve kiel praktikaj kristanoj, kiuj devas vivi per Dia vorto, kaj batali per ĝi ĉiutage, ni facile povas konstati, ke tiu vivado kaj militado estus tute neebla, se ĉiu Biblia vorto ne estus Dia. Sed ĉar ni devas vivi, batali kaj venki, certe la Biblio estas Dia vorto, kvankam la malamiko penas ĉiurimede precipe per Bibliokritiko ekrabi la panon el nia buŝo kaj la glavon el nia mano. Diligente uzadas la malluma Spirito sian batali-